Berberoj

Berberoj
Flago
Berbera simbolo
etno
tribo • Afrikaziaj gentoj
Suma populacio
ĉ. 71 milionoj tra la tuta mondo
Ŝtatoj kun signifa populacio
Tamazgoj: Alĝerio, Maroko, Tunizio, Libio, Egiptio, Maŭritanio, Niĝero, Malio, Kanariaj Insuloj
Francio
Hispanio
Nederlando
Belgio
Unuiĝinta Reĝlando
Danio
Lingvo(j)
Berbera, Araba
Religio
Islamo, judismo
Parencoj

Afrikaziaj etnoj

vdr

Berberojamaziĥoj estas grupo de parencaj etnaj grupoj en Norda Afriko. Temas ĝenerale pri la idoj de la popolanoj antaŭaj al la alveno de la araboj dum la islama konkero. Oni uzas ofte la nomon kun kriterio lingva, por aludi la parolantojn de la malnovaj berberaj lingvoj, kun origino malsama al la araba.

La berberoj loĝas en la magrebaj landoj, precipe Maroko kaj Alĝerio, sed ankaŭ en la Saharo kaj en aliaj landoj tiel malproksime kiel Egiptio. Multaj berber-devenaj migrintoj loĝas ankaŭ en Francio. Ankaŭ la praloĝantoj de la Kanarioj estis berberaj.

La vorto ŝajne devenas de la latina barbaro. Pro la supozata insulta signifo, oni ofte uzas la vorton amaziĥo (berbere "amaziɣ").


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search