Berilio aŭ beriliumo estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Be kaj atomnumero 4. Steloj sintezas berilion, sed ĝi rapide malaperas; ĝi estas iom malofta en la universo kaj en la krusto de la tero. Ĝi estas elemento, kiu troviĝas nature nur en konpobaĵoj kun aliaj ĥemiaj elementoj en mineraloj. Kiel libera elemento, ĝi estas griza simile al ŝtalo, forta, facilrompa teralkala metalo.
Famaj gemoj, kiuj enhavas berilion estas (akvamarino, smeraldo) kaj krizoberilo.Berilo estas juvela mineralo, kiu enhavas interalie berilion.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search