Birmo

Mjanmaa Unio
Pyidaungzu Myanma Naingngandaw
Pyidaungsu Myanma Naingngandaŭ

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Kaba Ma Kyei
Ĝis la fino de la mondo
Situo
suverena ŝtatolandorespubliko
Bazaj informoj
Ĉefurbo Naypyidaw
Oficiala(j) lingvo(j) birma lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Birma/Mjanmaa lingvo (65%)
107 gentaj lingvoj[1]
Plej ofta(j) religio(j) Budhismo (89%)
Kristanismo (4%)
Islamo (4%)
Areo 676 578 km² Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon)
- % de akvo 3,06 % Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon)
Loĝantaro 48 798 000 (2007, takso) Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon) (2017)
Loĝdenso 75 loĝ./km²
Loĝantoj Bamaroj
Horzono +6.30
Interreta domajno mm
Landokodo MMR
Telefona kodo 95
Plej alta punkto Hkakabo-razi
Plej malalta punkto Hinda Oceano
Politiko
Politika sistemo Militista junto
Ŝtatestro prezidanto Tein Sein
Ĉefministro ne plu ekzistas ekde 2011
Nacia tago 4-a de januaro
Sendependiĝo 4-a de januaro 1948 (de Britio)
Ekonomio
Valuto Birma kjato (MMK)
Esperanto-movado
Landa E-asocio -
vdr

Mjanmao (birme မြန်မာ, prononco [mjəmà], laŭ la angla formo de la oficiala nomo laŭ la aktuala reganta junto ekde 1989 kaj laŭ UN; eventuale, malpli ofte, ankaŭ Mjanmaro) aŭ Birmo (oficiala nomo ĝis 1989, daŭre rekomendata de la Akademio de Esperanto kaj plu la ordinare uzata nomo en Esperanto), estas lando en Sud-Orienta Azio. Ĝi landlimas Baraton, Bangladeŝon, Laoson, Ĉinion kaj Tajlandon kaj havas proksimume 2 000 km da marbordo sude.

La landon regas militista reĝimo ekde 1962 kaj ne okazis parlamentaj balotadoj de 1990, kiam la nuna militista junto malvenkegis en ili, ĝis 2010. La registaro ne obeis la rezulton de la balotado, daŭrigis sian agadon kaj malliberigis la alipartianojn kiel la Nobelpremiiton pri Paco Aung San Suu Kyi. Post 17 jaroj, en 2007 la Militista Junto kontraŭstaris popolan protestadon, estratan de budhismaj monaĥoj. Kapitalismaj okcidentaj landoj subtenis la ribelon. Ĉinio estas ĉefa ekonomia partnero de Birmo (vidu sube Ekonomio). En 2010 tamen okazis ĝenerala balotado, kiun gajnis la partio Unia Solidara kaj Evolua Partio, subtena al la junta reĝimo: La 4-an de februaro 2011 la ĝistiama ĉefministro Tein Sein iĝis ŝtatprezidento kaj per tiu elekto formale finiĝis la junta reĝimo, kvankam pluregas la samaj homoj.

  1. Cliff, Goddard (2005). The Languages Of East And Southeast Asia: An Introduction. Oxford University Press. ISBN 0-19-924860-5.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search