Blazono de Kroatio

Blazono de Kroatio
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: la 21-a de decembro 1990, antaŭaj formoj jam en uzo ekde la jaro 1495
vdr

La ŝtata blazono de Kroatio oficiale enkondukiĝis la 21-an de decembro 1990, kvankam antaŭaj formoj de ĝi jam estis en uzo ekde la jaro 1495. Ĝi baze konsistas el blazonŝildo de 25 kvadratoj el ruĝo kaj heraldika arĝento (fakta blanko), alterne metataj kvazaŭ en ŝakludilo. En la kroata lingvo tial ĝi neformale nomatas Šahovnica – "ŝakluda breto".

Krome en la supra rando aldoniĝis kvinpinta blazona krono, kiu konsistas el la kvin plej gravaj historiaj regionoj de la teritorio de nuntempa Kroatio. La blazono estas parto de la flago de Kroatio.

Post la ŝtata sendependiĝo de Kroatio per la konstitucio de la 21-a de decembro 1990 la blazonŝildo sen la blazona krono fiksiĝis kiel ŝtata blazono.[1] La konstitucio publigikita la sekvan tagon en artikolo 11 frazo 1 mencias "la historian kroatan blazonon, kies ĉefa parto konsistas el 25 alternaj ruĝaj-blankaj (argentaj) kampoj".

La uzo de la blazona krono kaj la detala prezento de la ŝtata blazono difiniĝis per la "leĝo pri la blazono, la flago kaj la himno de la Respubliko Kroatio, kaj pri la flago kaj skarpo de la prezidanto de la Respubliko Kroatio" de la 21-a de decembro 1990. Parto de la leĝo ankaŭ estis skizo de la kompleta blazono, produktita per la grafikisto Miroslav Šutej kaj konfirmita per ŝtata komisiono. En septembro 2011 la kroata parlamento Sabor fiksis novajn desegnaĵojn kaj grafikajn normojn por la detala prezento de la blazono de la respubliko kaj de la prezidanto.[2]

  1. artikolo Zakona o grbu, zastavi i himni Republike Hrvatske, te zastavi i lenti Predsjednika Republike Hrvatske, la 21-a de decembro 1990, publikaĵo Narodne Novine ("popolaj novaĵoj"), numero 55/1990 (kroate)
  2. informo en la retejo de la kroata parlamento, vidita la 2-an de novembro 2014. Arkivita el la originalo je 2013-04-06. Alirita 2014-11-03.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search