Sankta | |||||
Bonaventura | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Bonaventura | |||||
Naskonomo | Giovanni Fidanza | ||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1220 en Bagnoregio | ||||
Morto | 15-an de julio 1274 (53-jaraĝa) en Liono | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina • itala • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Italio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo pastro universitata instruisto monaĥino mistikulo aŭtoro lektoro romkatolika kleriko ordenpastro regula kleriko filozofo verkisto Doktoro de la Eklezio ![]() | ||||
Laborkampo | Teologio, administration and management of the church (en) ![]() ![]() ![]() ![]() | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Bonaventura, aŭ, pliuzate, Sankta Bonaventuro, estis franciskana teologo-filozofo de la 13a jarcento, instruisto ĉe la Pariza Sorbono kaj episkopo kaj kardinalo de la Katolika Eklezio.
Li naskiĝis inter la jaroj 1217/1221 en Bagnoregio (centra Italio), kaj mortis la 15an de julio de 1274 en Liono (Francio). Honorata de la kristana popolo, beatigita de la eklezio, li estis sanktoproklamata de la katolika eklezio la 14an de aprilo 1482, dum la papado de Siksto la 4-a. Junaĝe li decidis eniri la ordenon, ĵus akceptita en la Eklezio, de Sankta Franscisko. En la mondo akademia oni lin epitetis “Doctor Seraficus” (Serafa Doktoro), kiun oni al li konservis ĝis nun, dum kun li per simila titolo de “Doctor Angelicus” (Doktoro Anĝela) estis honorita sankta Tomaso, lia amiko.
Iamaniere li ligiĝas al la famega pentristo Giotto pro la fakto ke Bonaventura verkis biografion - Legendo majora – de la Sanktulo al kiu inspiriĝis la fama pentristo por pentre rakonti la historiaĵojn sur la muroj de Baziliko de Sankta Francisko el Asizo (Italio). En tiu verko li nur rikoltis la atestaĵojn de la unuaj kompanuloj de la sanktulo, kies franciskanan ordenon li estris kiel ĝenerala ministro laŭ deksep jaroj. Por pli kongrua vivo de la fratulaj komunumoj li studigis kaj pretigis la “Konstituciojn” kiu restos la bazo de la estonta leĝaro en la ordeno.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search