En ekonomiko, borso estas organizaĵo, kies membroj estas akciaj makleristoj. Borso disponigas rimedojn por komerci akciojn kaj aliaj financajn instrumentojn. Kutime rimedoj proviziĝas ankaŭ por la eldonado kaj amortizado de valorpaperoj, plie aliaj kapitalaj eventoj inkluzive de la pagado de enspezo kaj dividendoj.
Laŭ Francisko Azorín borso estas Ejo, kie estas farataj financaj operacioj, vendado k. aĉetado de akcioj, obligacioj, k.c., k. notata ilia kurso.[1] Kaj li indikas precizan etimologion el Vander Bourse, propra nomo de la mastro de la Borsa domo ("Huis ter Beurze" en Bruĝo, Belgio), kie kunsidis dum la 16-a jcarcento famaj komercistoj kaj negocistoj..[2]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search