Brahmao

Tiu ĉi artikolo temas pri la hinduisma dio „Brahmā“. Pri la termino „brahman“, vidu la artikolon brahmo kaj pri la termino „brāhmaṇa“, vidu la artikolon bramano.
Brahmao
hindua dio
Patro Ekspansio de Parabrahmo
Patrino Ekspansio de Parabrahmo
Vâhana Cigno (Haṃsa)
Atributoj Hindia lotuso, Vedoj, Ĝapamalo kaj Kamandalu
Nuptopartnero Sarasvatio
Idaro Manasputraj
Aliaj nomoj Vedanātha, Jñāneśwara, Virinchi, Chaturmukha, Svayambhū, Vāgīśa, Ādi Prajāpati
vdr
Brahmao
hindua dio
Informoj
Originala nomo 𑖤𑖿𑖨𑖮𑖿𑖦𑖯
Sekso vira
Edzo/Edzino Sarasvati
Infanoj Atri • Pulastya • Marichi • Vasishtha • Narada • Four Kumaras • Chitragupta • Manuo • Daksha
vdr

Brahmao (sanskrite en nagaria skribo ब्रह्मा, en IAST-transskribo Brahmā; elparolu brəhmα:) estas la ĉefdio-kreisto en hinduismo, kaj kune kun la aliaj dioj Viŝnuo kaj Ŝivo parto de la Trimurtio,[1] en kiu Brahmao rolas la principon de la kreado. La brahmaismo, kiu dediĉas al li specialan atentemon je adorado, perdis hodiaŭ multe da signifo, malkiel la aliaj ĉefaj branĉoj de hinduismo (viŝnuismo, ŝivismo).

Ĉe bildoj estas Brahmao plej ofte videbla kun kvar vizaĝoj rigardantaj la kvar direktojn[1] kaj kvar brakoj, kun preĝa florkrono kaj la "Vedoj" (plej alta hindua literatura kolekto). Lia simbolo estas la ansero, kiu estas bildigita ankaŭ super la enirpordego de lia plej grava templo de la 14-a jarcento en la barata urbo Puŝkaro. Onidire li rezidas ĉe lotusplanedo kaj respondecas pro la ekapero de pasio en la universo.

Malgraŭ Brahmao estas ofte kreditita kiel la kreanto de la universo kaj de pluraj estaĵoj en ĝi, kelkaj Puranoj priskribas lin kiel naskito de lotuso ekkreskanta el la umbiliko de la dio Viŝnuo. Aliaj Puranoj sugestas, ke li naskiĝis de Ŝivo aŭ liaj aspektoj,[2] aŭ ke li estas supera dio en diversaj versioj de hindua mitologio.[3] Brahmao, kune kun Viŝnuo kaj Ŝivo, estas ankaŭ viditaj kiel malsama formo de Brahmo, la metafizika absoluto kaj kosma animo en hinduismo.[4][5]

En la publika adorado staris Brahmao malkiel ĉiuj aliaj dioj historie ĉiam malantaŭe, kio opiniigis kelkajn klerulojn, ke en la kazo de ĉi tiu dio temis pri speciala kreo de pastra kasto, kiu estis kreita por rondigo de la sistemo de dioj en iliaj sencoj.

Brahmao estas ankaŭ konata kiel Svajambuo (Svayambhu, Memnaskito),[6] Vagiŝo (Vāgīśa, Sinjoro de la parolo), kaj kiel la kreanto de la kvar "Vedoj", po unu el ĉiu buŝo.[1][7]

  1. 1,0 1,1 1,2 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj bruce86; $2
  2. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Kramrisch94; $2
  3. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj turner258; $2
  4. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj gonda212; $2
  5. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj david183; $2
  6. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Hiltelbeitel99; $2
  7. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Holdrege012; $2

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search