Bramano

Tiu ĉi artikolo temas pri la hinduisma termino „brāhmaṇa“. Pri la termino „brahman“, vidu la artikolon brahmo, pri la tekstoj vidu la artikolon Brahmana kaj pri la dio „Brahmā“, vidu la artikolon Brahmao.
Bramano kaj bramanino.
Guĝarataj bramano kaj bramanino.

Bramano[1] (sanskrite ब्राह्मण) estas membro de tradicia pastra varno de malnovhinda socio, kiuj specialiĝas pri la konservado de sanktaj instruoj tra generacioj.[2][3] La hinda socio dividis sin en varnojn (laŭvorte, kolorojn de la vivo) kaj apud la bramanoj apartenas al tiu dividado de la bazaj manieroj (koloroj) de la vivo kŝatrijo - membro de tradicia klaso de militistoj, vajŝjo - membro de tradicia klaso de komercistoj kaj metiistoj kaj ŝudro - membro de tradicia klaso de laboristoj kaj servistoj. Teorie, bramanoj estis la plej alta rango el la kvar sociaj klasoj.[4]

Laŭ la hinda tradicio, la dio Brahmao estigis tiun ĉi aranĝon de la socio. Ĉiun varnon li kreis el alia parto de sia korpo; el lia buŝo estiĝis kasto de bramanoj studantaj sanktajn tekstojn, el liaj brakoj naskiĝis kŝatrijoj, el la femuro vajŝjoj kaj el liaj plandoj estiĝis ŝudroj. La hindoj, kiuj apartenis al neniu el la varnoj, estis konsiderataj kiel nepuraj kaj oni diris al ili netuŝeblaj parjoj.

Varno en Barato jam ekde la jaro 1947 oficiale ne validas. sed malgraŭ tio en certaj regionoj de Barato en ties nepura aspekto plu daŭras.

  1. PIV: Bramano.
  2. Ingold, Tim. (1994) Companion encyclopedia of anthropology. Londono: eldonejo Routledge, p. 1026. ISBN 978-0-415-28604-6.
  3. James Lochtefeld (2002), Brahmin, The Illustrated Encyclopedia of Hinduism, Vol. 1: A–M, Rosen Publishing, (ISBN 978-0-8239-3179-8), page 125
  4. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj doniger141; $2

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search