Bramaputro

Bramaputro
sanskrite: ब्रह्मपुत्र
rivero
La rivero Bramaputro en Suklesŭar-gato, Guvahati
Landoj
Regionoj Tibeto, Asamo
Fontrivero
 - alteco ĉ,5000 m
Enfluejo
 - situo Bengala Golfo
Longo 2 900 km (1 802 mi)
Akvokolektejo 930 000 km² (93 000 000 ha)
Trafluo
 - mezproksima 21 261 /s
Fluo de Bramaputro
Fluo de Bramaputro
Fluo de Bramaputro
Vikimedia Komunejo: Brahmaputra

La rivero Bramaputro (en sanskrita, ब्रह्मपुत्र, brahmaputra, kio signifas «la filo de Brahmao») estas unu de la riveroj plej longaj de Azio kaj la deka plej granda en la tuta mondo laŭ la akvokvanto (Vidu ĉe Listo de riveroj laŭ akvoŝarĝo).

Ĝi ekas en la glaĉero Kubigangri, ĉe la monto Kajlaŝo, en Himalajo, kaj fluas orienten tra ĉinia teritorio, okcidente de Tibeto, kaj pasas ĉe Lasao. Post trafluo de 2.896 km enfluas en la golfo de Bengalo, en Bangladeŝo, formante parton de la delto de Gango, la plej granda delto de la mondo. La rivero estas konata kiel Cangpo en Tibeto kaj en la centra zono de Bangladeŝo dividiĝas en du branĉoj, kies la ĉefa estas la rivero Jamuna, nomo per kiu oni konas ĝin en tiu regiono, kaj la alia, malpli enhava, la rivero Ŝitalakŝja.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search