Brigada generalo

Brigada generalo estas oficira rango de generalo. En multaj armeoj ĝi estas la plej malsupra generala rango. Ofte ĝin simbolas unu ora stelo (aŭ du laŭ la lando) aŭ simila simbolo.

Foje oni uzas por tiu rango la esprimon "brigadestro" aŭ "brigadisto" por indiki, ke li komandas brigadon.

Kie ekzistas ĝendarmaro, ĉitiu ofte posedas analogan kaj samnoman rangon.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search