Bronzo

Bronzo estas pluraj alojoj el kupro, kutime kun stano kiel la principa aldonaĵo, sed ankaŭ kun aliaj elementoj kiel fosforo, mangano, aluminiosilicio. Ĝi estis tre grava materialo dum antikva epoko, kiu pro tiu nomiĝas la bronzepoko. La vorto "bronzo" verŝajne devenas de la persa vorto "berenj" (latuno).[1]

Laŭ Francisko Azorín Bronzo estas Kunfandaĵo de kupro k. stano.[2] Li indikas etimologion el araba burinĝ. Kaj aldonas terminojn kupri (Kovri ion per maldika tavolo el bronzo), kupristo (Homo sin dediĉanta al bronzarto), fosfora bronzo, kanona bronzo, sonorilbronzo.[3]

  1. Online Etymological Dictionary http://www.etymonline.com/index.php?term=bronze
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 41.
  3. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search