Burbona Resurtronigo en Francio

Reĝlando Francio (Burbona resurtronigo)
Plena origina nomo:
Royaume de France (Restauration bourbonienne)
 1-a Imperio
 Cent-Tagoj
18141815 Julia Monarkio 

historia lando • reĝimo
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
1-a Imperio 1-a Imperio
Cent-Tagoj Cent-Tagoj
Postsekvaj ŝtatoj:
Julia Monarkio Julia Monarkio
Elstaraj historiaj eventoj
6-a de aprilo 1814 La konservativa Senato vokas Ludovikon la 18-a al la trono.
2-a de majo 1814 Deklaro de Saint-Ouen
4-a de junio 1814 ĉarto de 1814
1-a de marto 1815 Cent-Tagoj
16-a de septembro 1824 Morto de Ludoviko la 18-a ; komenciĝo de la regno de Karlo la 10-a
2-a de aŭgusto 1830 Abdiko de Karlo la 10-a
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Burbona Resurtronigo en Francio - en naciaj lingvoj per metaforo de arkitektura vorto ankaŭ nomata "periodo de restaŭrado" - estas periodo de la historio de Francio inter la falo de la unua Imperio la 6-an de aprilo 1814 kaj la revolucio de franca revolucio de 1830 de la 29-a de julio 1830. La Resurtronigo konsistas en reveno al la monarkia suvereneco de la burbonoj, plenumita per monarkio limigita per la Ĉarto de 1814, en la regnoj de Ludoviko la 18-a kaj Karlo la 10-a, malplej aĝaj fratoj de Ludoviko la 16-a, defalinta en 1792 poste ekzekutita en 1793.

Tiu periodo estis interrompita per la Cent-Tagoj de la 20-a de marto ĝis la 8-a de julio 1815 en kiuj la defalinta imperiestro Napoleono la 1-a rekaptis la povon[1]. Tiu interrompo ebligas distingi la 1-an Resurtronigon disde la 2-a Resurtronigo. Ĝi estis sekvata per la Julia Monarkio de 1830 ĝis 1848, ankaŭ limigita per la nova ĉarto de 1830, en la regno de Ludoviko-Filipo la 1-a, devenanta de la malplej aĝa branĉo de la burbonoj (la orleananoj).

La periodo de la monarkia Resurtronigo estis eksperimenta tempo por la komenciĝo de la parlamentismo, konservante kelkaj akiraĵojn de la franca revolucio de 1789.

La Resurtronigo estis okazo de eksperimento de konstitucia monarkio, en relative paca tempo en perturbita internacia ĉirkaŭo. La industria revolucio estigis profundajn ekonomiajn kaj sociajn ŝanĝegojn kaj tio efikas al la ministeria politiko.

En enlanda politiko, tio estas monarkia reveno sed sub influo de vera parlamenta vivo, kiu oscilis inter ultrareĝistoj, do aparte konvinkitaj monarkiistoj[2] kaj liberaluloj.

  1. LES CENT JOURS (20 MARS 1815 – 8 JUILLET 1815). Alirita la 13-an de oktobro 2010..
  2. komparo la klarigon pri https://vortaro.net/#ultra_kdc la vortero ultra- en la] Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search