La burgo Lahneck estas spronburgo el la 13a jarcento sur akra 164m alta roksprono je la maldekstra flanko de la rivero Lahn. Ĝi staras en la urboparto Oberlahnstein de la urbo Lahnstein apud la enfluejo de la Lahn en la Rejnon. Lahnstein estas en la distrikto Rhein-Lahn de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Je la alia riverflanko de la Rejno estas la kastelo Stolzenfels. La horizontala projekciado montras simetrion en formo de longeca rektangulo, kiu estas tipa por la malfruaj burgoj en la tempo de la ŝtaŭfoj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search