CP1251

CP1251 (aŭ Windows-1251, Vindozo-1251) estas signokodo por prezenti en komputilo la literojn de cirila alfabeto kaj aliajn signojn. Ĝi estas uzata en Vindozo.

CP1251 uzas 8 bitojn por ĉiu signo. Kodpozicioj 0x00 ... 0x7F estas la samsignifaj kiel en ASCII.

CP1251 havas ĉiujn literojn necesajn por rusa lingvo, ukraina lingvo, belorusa lingvo, serba lingvo, makedona lingvo kaj bulgara lingvo. Ankaŭ ĝi havas preskaŭ ĉiujn signojn uzatajn en presado laŭ tradicioj de la lingvoj ( “ ” « » № … – — ktp. ).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search