CP866

CP866 estas signara kodo por prezenti en komputilo literojn de cirila alfabeto kaj aliajn signojn. Ĝi estas uzata en operaciumoj MS-DOS kaj OS/2. Krome ĝi estas uzata en dosierujoj de sistemo FAT (kaj por mallongaj nomoj en VFAT).

CP866 uzas 8 bitojn por ĉiu signo. Kodpozicioj 0x00 ... 0x7F estas samsignifaj kiel en ASCII.

CP866 havas ĉiujn literojn necesajn por la rusa lingvo. Krome ĝi havas ĉiujn grafikajn signojn kiel en CP437, pro kio programoj povas montri tabelojn en teksta reĝimo de ekrano.

CP866 havas ankaŭ la kromnomon «alternantiva kodo». Sed «alternativa» estas ne nur CP866 sed ankaŭ ties multaj variantoj; tamen la diferenco estas nur en la malofte uzata kodzono 0xF0 ... 0xFF.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search