Cabo da Roca | ||
---|---|---|
kabo, terpinto [+] | ||
Situo | Portugalio, distrikto Lisbono | |
- alteco | 140 m [+] | |
- koordinatoj | 38° 46′ 51″ N, 9° 30′ 2″ U (mapo)38.780833333333-9.5005555555556Koordinatoj: 38° 46′ 51″ N, 9° 30′ 2″ U (mapo) | |
Cabo da Roca | ||
Vikimedia Komunejo: Cabo da Roca [+] | ||
Cabo da Roca (en portugala prononco: [ˈkaβu ðɐ ˈʁɔkɐ]) aŭ Kabo Roko estas kabo kiu formas la plej okcidentan pinton de la Sintra Montaro, de kontinenta Portugalio, de kontinenta Eŭropo, kaj de la teramaso de Eŭrazio.[1] Ĝi estas en la municipo Sintra, proksime de Azóia, en sudokcidento de la distrikto Lisbono.
Cabo da Roca estis konata de la romanoj kiel Promontorium Magnum[1] kaj dum la Epoko de la Velnavigado kiel la Roko de Lisbono.
La kabo estas ene de la Sintra-Cascais Natura Parko, 42 kilometrojn okcidente de la urbo Lisbono kaj sudokcidente de Sintra.
La okcidenta marbordo estas mikso de sablaj strandoj kaj rokaj klifaj promontoroj: ĉirkaŭ Cabo da Roca, klifoj estas pli ol 100 metrojn altaj, kaj tranĉitaj en kristalaj rokoj, komponitaj el tre falditaj kaj faŭltigitaj sedimentaj unuoj.[2] Parto de la granitaj formacioj montras pruvon de forta marborda erozio, dum en aliaj areoj estas kalkoŝtonaj kuŝejoj enmetitaj en granito.[3]
Ĉe plaĝo proksime de la kabo cetere en 1986 filmiĝis parto de renoma ĉeĥoslovaka-germana porinfana televida serio, nomata La oktopodoj el la dua etaĝo (ĉeĥe Chobotnice z II. patra, germane Die Kraken aus dem zweiten Stock).
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search