Campinas

Campinas
Fotomontaĵo
municipo de Brazilo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Campinas
Mikroregiono Campinas
Fondita la 14-an de julio 1774
Poŝtkodo 13000-000
Telefonkodo 19
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 213 792  (2020) [+]
Loĝdenso 1 526 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 54′ S, 47° 3′ U (mapo)-22.900913888889-47.057294444444Koordinatoj: 22° 54′ S, 47° 3′ U (mapo) [+]
Alto 685 m
Areo 795,67 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Campinas (Brazilo)
Campinas (Brazilo)
DEC
Situo de Campinas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Campinas [+]
vdr

Campinas, oficiale portugale Município de Campinas, prononco /kã'pinaz/ aŭ /kɜ̃ˈpi.nɐs/ (kio signifas "Kamparoj"), foje esperantigita per Kampino, foje ankaŭ per la evitinda Kampinaso, estas la plej granda urbo kaj municipo en la landinterno de San-Paŭlio, subŝtato de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, estas la administra ĉefurbo de la statistika mezoregiono Campinas kaj ankaŭ de la samnoma statistika mikroregiono Campinas. Laŭ la stato de 2020 en la municipo vivis 1 213 792 loĝantoj sur areo de 795,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 526 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 860 281. La teritorio havas komunan limon kun Paulinjo, Monte Mor, Hortolândia, Indaiatuba, Itupeva, Jaguariúna, Morungaba, Pedreira, Sumaré kaj Valinhos.

En ĝi oni fondis la unuan Esperanto-grupon de Brazilo en 1906, Suda Stelaro. Tie estas la grava universitato Ŝtata Universitato de Campinas (UNICAMP). Ĝi estis kromnomata "Urbo de Hirundoj", pro la amaso de tiuj birdoj, kiuj ĉiujare revenis kiam la urbo estis malpli granda. Ĝi estis fondita la 14-an de julio 1774.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search