Carl BOSCH [karl boŝ](1874-1940) estis germana kemiisto kaj inĝeniero, kiu ricevis la Nobel-premion pri kemio (1931), kune kun Friedrich Bergius, pro la disvolviĝo de la Procezo Haber-Bosch pri amoniakosintezo elde la hidrogeno kaj nitrogeno submetitaj al alta premo. Ĉi tiu procezo permesis la uzon de la amoniaka gaso en la fabrikado de la artefaritaj sterkoj, kiuj tiom da graveco havos en la disvolviĝo de la agrikulturo en la tuta mondo, kaj kaŭzante iom da malprofito al la produktantoj de salpetro, kiu tiam estis uzata.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search