Cent-Tagoj | |||||||||
| |||||||||
milito • reĝimo • parlamenta periodo | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio | |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
duobla monarkio
| |||||||||
| |||||||||
La Cent-Tagoj estas la periodo de la historio de Francio inter la reveno en Francion de la imperiestro Napoleono la 1-a, la 1-an de marto 1815, kaj la malfondo de la Komisiono Napoleono la 2-a, komisiita pri la plenuma povo post la dua abdiko de Napoleono la 1-a, la 7-an de julio 1815[1].
De la 1-a ĝis la 20-a de marto 1815, okazas la rekonkero de la povo fare de Napoleono, post lia albordiĝo en la golfo Juan (fr) kaj lia marŝo ĝis Parizo. Tiu periodo estas kromnomita « la flugo de la aglo » de la historiografio favora al la imperiestro. De la 20-a de marto ĝis la 22-a de junio 1815, okazas la dua imperia regno de Napoleono la 1-a. En tiu periodo restariĝis la regado de la administracio kaj de la armeo fare de Napoleono, estis modifita la konstitucio per la aldona akto al la konstitucioj de la Imperio de 1815, kaj la milito redaŭris kontraŭ la aliancitoj kaj ĝi finiĝis per la franca malvenko en Waterloo (Sepa Koalicio), kaj abdiko de la imperiestro. De la 22-a de junio ĝis la 7-a de julio 1815, la Komisiono Napoleono la 2-a, starigita post la abdiko, disponas je la plenuma povo dum du semajnoj, kaj lasas Ludovikon la 18-an resurtroniĝi, kiu estis rifuĝinta en Gand dum tiu periodo, post okupo de Parizo per la britaj kaj prusaj armeoj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search