Charles AZNAVOUR (nask. Chahnour Varinag Aznavourian en Parizo, Francio la 22-an de majo 1924 , mortis la 1-an de oktobro 2018 en Mouriès) estis franca kantisto kaj kantverkisto. Filo de armenaj enmigrintoj, li kantis en ok lingvoj[1] : france, hispane, itale, angle, armene (Yes kou rimet'n tchim kidi), germane, ruse sed ankaŭ kabile[2].
Je tre frua aĝo, liaj gepatroj, ambaŭ artistoj, ekmetis lin en la teatra mondo. Li komencis sian aktoran laboron kiam li aĝis naŭ, kaj baldaŭ variigis sian familian nomon al Aznavour.
Kiam Édith Piaf renkontis kaj aŭskultis lin kanti, ŝi decidis kunvenigi lin je rondiro tra Usono kaj Francio.
Kvazaŭ ĉiuj liaj kantoj estas pri amo. Li skribis pli ol mil kantojn kaj kelkajn muzikteatraĵojn, registris centojn da kantoj kaj aktoris en sesdek kinaĵoj.
180 milionoj da liaj diskoj estis venditaj en la tuta mondo. En 1998 li estis elektita la „varietea artisto de la jarcento“.
Ĉar liaj gepatroj estis armenoj, li apogis kaj helpis Armenion. Post tertremo en 1988 li kreis Asocion Aznavour por Armenio. En 2006 li kantis antaŭ 200.000 spektantoj en Erevano, ĉefurbo de Armenio. Du jarojn poste li ricevis la armenan ŝtatanecon kaj estis nomita armena ambasadoro en Svisio. De tiu lando li estis la reprezentanto ĉe UN.
En 2017, 92-jaraĝa, li ankoraŭ kantis en koncertoj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search