Charles Darwin

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Darwin (apartigilo)
Charles Darwin
Portreta foto de Darwin, probable de 1854
Portreta foto de Darwin, probable de 1854
Persona informo
Charles Robert Darwin
Naskonomo Charles Robert Darwin
Naskiĝo la 12-an de februaro 1809
en Shrewsbury, Shropshire,  Britio
Morto la 19-an de aprilo 1882
en Kent,  Britio
Tombo Abatejo Westminster Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Anglikanismoagnostikismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko The Mount (Shrewsbury) vd
Ŝtataneco Brito
Alma mater Universitato de Kembriĝo - teologio (1828–)
Universitato de Edinburgo - medicino (1825–)
Shrewsbury School (1818–1825)
University of Edinburgh Medical School (en) Traduki
Christ's College Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo
Familio
Patro Robert Darwin Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Susannah Wedgwood (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Erasmus Alvey Darwin, Caroline Darwin, Marianne Darwin (en) Traduki, Emily Darwin (en) Traduki kaj Susan Darwin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Emma Darwin (1839–1882) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Anne Darwin, Leonard Darwin, Horace Darwin, Charles Waring Darwin, Elizabeth Darwin (en) Traduki, George Darwin, William Erasmus Darwin, Henrietta Darwin, Francis Darwin, Mary Eleanor Darwin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Ursula Mommens (en) Traduki (pranepino)
Josiah Wedgwood II (onklo, bopatro)
Emma Darwin (unuaranga kuzino)
Robin Darwin (pranepo)
Sarah Darwin (en) Traduki () Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo geologo
natursciencisto
filozofo
verkisto
etologo
esploristo
verkisto de vojaĝa literaturo
botanikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Biologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Fama pro Fondinto de la Teorio de evoluismo
Verkado
Verkoj Pri la tendenco de specioj formi variojn; kaj pri la daŭrado de varioj kaj specioj per naturaj rimedoj de selektado ❦
La origino de specioj ❦
The Voyage of the Beagle ❦
The Descent of Man, and Selection in Relation to Sex ❦
The Expression of the Emotions in Man and Animals ❦
Insectivorous Plants ❦
The Power of Movement in Plants ❦
The Formation of Vegetable Mould through the Action of Worms vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charles Robert DARWIN [ĉa:lz da:ŭ.in], foje esperantigita kiel Karolo Roberto Darvino, membro de la Reĝa Societo de Londono, de la Reĝa Geografia Societo, de la Linea Societo de Londono kaj de la Zoologia Societo de Londono (naskiĝis la 12-an de februaro 1809, mortis la 19-an de aprilo 1882) estis angla sciencisto, naturalisto, geologo kaj biologo,[1] fama ĉar estis kiu fondis la teorion de evoluismo per natura selektado,[2] kiun li klarigis en gravega verko, La Origino de Specioj eldonita en 1859. Kune kun la genetika teorio de la aŭstra monaĥo Mendelo pri la heredado de trajtoj, la teorio de Darvino preparis la grundon por la moderna scienca biologio.

Lia propono ke ĉiuj specioj de vivo estis descendintaj laŭlonge de la tempo el komuna praulo estas nuntempe amplekse akceptita, kaj konsiderita fonda koncepto en scienco.[3] En kuna publikigo kun Alfred Russel Wallace, li enkondukis sian sciencan teorion ke tiu branĉiga modelo de evoluismo rezultis el procezo kiun li nomis natura selektado, en kiu la lukto por la vivo havas similan efikon sur la artefarita selektado enmetita en la selekta reproduktado.[4]

Darwin publikigis sian teorion de evoluismo per forta pruvaro en sia libro de 1859 nome On the Origin of Species.[5][6] Ĉirkaŭ la 1870-aj jaroj, la scienca komunumo kaj majoritato de edukita publiko estis akceptinta la teorion de evoluismo kiel vera fakto. Tamen, multaj favoris konkurencajn klarigojn, kaj nur ĝis la apero de la moderna evoluisma sintezo el la 1930-aj al la 1950-aj jaroj ampleksa interkonsento disvolviĝis en kiu natura selekto estis la baza mekanismo de evoluo.[7][8] La scienca malkovro de Darvino estis la unuiga teorio de la vivosciencoj, kio klarigas la biodiversecon.[9][10]

La dekomenca intereso de Darwin pri naturo kondukis lin abandoni sian medicinan edukadon en la Universitato de Edinburgo; anstataŭe, li helpis en la esplorado de maraj senvertebruloj. Studoj en la Universitato de Kembriĝo (Christ's College) kuraĝigis sian pasion por natura scienco.[11] Lia kvinjara vojaĝo per la Beagle establis lin kiel elstara geologo kies observoj kaj teorioj subtenis la koncepton de laŭgrada geologia ŝanĝo de Charles Lyell, kaj la publikigo de lia vetura taglibro famigis lin kiel populara verkisto.[12]

Superŝutita per la geografia distribuado de la vivulantaro kaj de la fosilioj kiujn li kolektis dum la vojaĝo, Darwin komencis detalajn esploradojn, kaj en 1838 konceptigis sian teorion de la natura selekto.[13] Kvankam li diskutis siajn ideojn kun kelkaj naturalistoj, li bezonis tempon por etenda esplorado kaj lia geologia laboro havis prioritaton.[14] Li estis verkante sian teorion en 1858 kiam Alfred Russel Wallace sendis al li eseon kiu priskribis la saman ideon, kio akcelis la tujan kunan publikigon de ambaŭ teorioj.[15] La verko de Darwin establis evoluan descendon kun modifoj kiel hegemonia scienca klarigo de diversigo en la naturo.[7] En 1871 li ekzamenis la iradon de la homa evoluo kaj de la seksa selekto en The Descent of Man, and Selection in Relation to Sex, sekvita de The Expression of the Emotions in Man and Animals (1872). Lia esplorado pri plantoj estis publikigita en serio de libroj, kaj en sia fina libro, The Formation of Vegetable Mould, through the Actions of Worms (1881), li ekzamenis tervermojn kaj ilian efikon sur grundo.[16][17]

Darwin estis priskribita kiel unu el la plej influaj figuroj en homa historio,[18] kaj li estis honorita per entombigo en la Abatejo Westminster.[19]

Ekde la komenco de la 20-a jarcento, la naskiĝdatreveno de Darvino, la 12-an de februaro, estas neoficiale markita tra la mondo kiel Darwin Tago, por emfazi la kontribuon de Darwin al scienco specife kaj la progreson de scienco ĝenerale.

  1. Desmond, Moore & Browne 2004
  2. Darwin estis elstara naturalisto, geologo kaj biologo, kaj verkisto. Post laboro kiel helpanto de kuracisto kaj du jaroj kiel medicina studento, li estis edukita kiel pastoro; li estis ankaŭ trejnita ne taksidermio. Desmond, Moore & Browne 2004
  3. Coyne, Jerry A.. (2009) Why Evolution is True. Viking, p. 8–11. ISBN 978-0-670-02053-9.
  4. Larson 2004, paĝoj 79–111
  5. Coyne, Jerry A.. (2009) Why Evolution is True. Oksfordo: Oxford University Press, p. 17. ISBN 978-0-19-923084-6. “In The Origin, Darwin provided an alternative hypothesis for the development, diversification, and design of life. Much of that book presents evidence that not only supports evolution but at the same time refutes creationism. In Darwin's day, the evidence for his theories was compelling but not completely decisive.”.
  6. Glass, Bentley. (1959) Forerunners of Darwin. Baltimore, MD: Johns Hopkins University Press, p. iv. ISBN 978-0-8018-0222-5. “Darwin's solution is a magnificent synthesis of evidence...a synthesis...compelling in honesty and comprehensiveness”.
  7. 7,0 7,1 van Wyhe 2008
  8. Bowler 2003, paĝoj 178–179, 338, 347
  9. The Complete Works of Darwin Online – Biography. [1] 7a de januaro 2007 darwin-online.org.uk. Alirita 2006-12-15
    Dobzhansky 1973
  10. Kiel la pridarvina fakulo Joseph Carroll de la Universitato de Missouri–St. Louis diris en sia enkonduko al la moderna represo de la verko de Darwin: "The Origin of Species has special claims on our attention. It is one of the two or three most significant works of all time—one of those works that fundamentally and permanently alter our vision of the world...It is argued with a singularly rigorous consistency but it is also eloquent, imaginatively evocative, and rhetorically compelling." (2003) Carroll, Joseph: On the origin of species by means of natural selection. Peterborough, Ontario: Broadview, p. 15. ISBN 978-1-55111-337-1.
  11. Leff 2000, About Charles Darwin
  12. Desmond & Moore 1991, paĝoj 210, 284–285
  13. Desmond & Moore 1991, paĝoj 263–274
  14. van Wyhe 2007, paĝoj 184, 187
  15. (1968) “Wallace, Darwin, and the Theory of Natural Selection”, Journal of the History of Biology 1 (2), p. 261–323. doi:10.1007/BF00351923. 
  16. Freeman 1977
  17. AboutDarwin.com – All of Darwin's Books. Arkivita el la originalo je 1a de aprilo 2016. Alirita 2016-03-30.
  18. "Special feature: Darwin 200", New Scientist. Kontrolita 2a de aprilo 2011.
  19. "Westminster Abbey » Charles Darwin". Westminster Abbey » Home. 2a de januaro 2016. Arkivita el la originalo la 4an de marto 2016. Alirita la 25an de majo 2019. Leff 2000, Darwin's Burial

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search