Charles Dickens

Charles Dickens
Charles Dickens
Charles Dickens
Persona informo
Charles Dickens
Naskonomo Charles John Huffam Dickens
Naskiĝo la  7-an de februaro 1812(nun 1812-02-07)
en Landport, Portsmouth, England
Morto la 9-an de junio 1870
en Gads Hill Place
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Cerba sangado Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Abatejo Westminster Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Anglikanismo vd
Nacieco Anglo
Etno Angloj vd
Lingvoj anglabrita angla vd
Loĝloko Charles Dickens Museum • Tavistock House vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Charles Dickens
Familio
Dinastio Dickens family vd
Patro John Dickens Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Elizabeth Dickens Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Frederick Dickens, Alfred Lamert Dickens (en) Traduki kaj Augustus Dickens Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Catherine Thomson Hogarth
Amkunulo Ellen Ternan Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Charles Dickens, Jr., Mary Dickens, Kate Perugini, Walter Landor Dickens, Francis Dickens, Alfred D'Orsay Tennyson Dickens, Sydney Smith Haldimand Dickens, Henry Fielding Dickens, Dora Annie Dickens, kaj Edward Dickens
Profesio
Alia nomo Boz vd
Okupo Verkisto
Laborkampo Literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Rochester vd
Aktiva dum 1833–1870
Verkado
Verkoj La Postmortaj Paperoj de la Klubo Pickwick ❦
Olivero Twist ❦
Kristnaska sonorado ❦
David Copperfield ❦
La Morna Domo ❦
Malfacilaj Tempoj ❦
Eta Dorrit ❦
Rakonto pri Du Urboj ❦
Grandaj Anticipoj ❦
Barnaby Rudge ❦
Nia Komuna Amiko ❦
Nikolao Nickleby ❦
La Butiko de Antikvaĵoj ❦
Dombey kaj Filo ❦
La Vivo kaj Aventuroj de Marteno Chuzzlewit ❦
La Mistero de Edwin Drood vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charles DICKENS [ˈtʃɑrlz ˈdɪkɪnz] (naskiĝis la 7-an de februaro 1812, mortis la 9-an de junio 1870) estis angla verkisto, unu el la plej influaj de la 19-a jarcento, kaj socia kritikisto. Li kreis kelkajn el plej memorindaj fikciuloj de la mondo kaj estas ĝenerale rigardita kiel la plej granda romanverkisto de la viktoria periodo.[1] Dum lia vivo, liaj verkoj ĝuis senprecedencan famon, kaj ekde la 20a jarcento lia literatura genio estis larĝe agnoskita fare de kritikistoj kaj akademiuloj. Liaj romanoj kaj noveloj daŭre estas vaste popularaj.[2][3]

Dickens naskiĝis en Landport apud Portsmouth. Pro financaj malfacilaĵoj de sia patro (enprizonigita pro ŝuldoj) li jam kiel 12-jaraĝulo devis gajni monon kiel helplaboristo en fabriko. Siajn spertojn dum tiu ĉi tempo li poste priskribis en sia romano David Copperfield. Li fariĝis helpanto de advokato, poste ĵurnalisto, kaj li rapide famiĝis pro siaj elstaraj raportaĵoj. Kvankam li havis malmulte da formala edukado, lia frua malriĉiĝo movis lin por sukcesi. Dum sia kariero li redaktis semajnan ĵurnalon dum 20 jaroj, verkis 15 romanojn, kvin novelojn kaj centojn da rakontoj kaj da nefikciaj artikoloj, prelegis kaj aktoris grandskale, estis senlaca korespondanto, kaj kampanjis forte por la rajtoj, eduko de infanoj, kaj aliaj socialaj reformoj.

Liaj unuaj romanoj – ofte li skribis plurajn samtempe – publikiĝis ĉefe en seria formo. Temoj estis la ĉiutaga vivo de la malriĉaj homoj en la 19-a jarcento, la infanlaboro, kaj la malbonaj kondiĉoj en la fabrikoj kaj la malliberejoj. Dickens saltis al famo per la seria publikigo de La Pickwick Paperoj el 1836. Post kelkaj jaroj li fariĝis internacia literatura famulo, fama pro sia humuro, satiremo, kaj fervora observado de kaj roluloj kaj socio. Liaj romanoj, la plej multaj publikigitaj en ĉiumonataj aŭ semajnaj publikaĵoj, ekis la serian publikigon de rakonta fikcio, kiu iĝis la domina viktoria reĝimo por nova publikigo.[4][5] La seria formato permesis al Dickens analizi la reagon de lia spektantaro, kaj li ofte modifis sian intrigon kaj rolulevoluon baze sur tia religo.[5] Ekzemple, kiam la piedterapiisto de lia edzino esprimis aflikton ĉe la maniero kiel Miss Mowcher en David Copperfield ŝajnis reflekti ŝiajn handikapojn, Dickens daŭriĝis por plibonigi la rolulon per pozitivaj ecoj.[6] Liaj intrigoj estis singarde konstruitaj, kaj Dickens ofte teksis en elementoj de aktualaj okazaĵoj en siajn rakontojn.[7] Homamasoj de analfabetaj senhavuloj serĉis groŝon por havi ĉiun novan ĉiumonatan epizodon legitan por ili, malfermiĝante kaj inspirante novan klason de legantoj.[8]

Dickens estis rigardita kiel la literatura koloso de sia epoko.[9] Lia novelo de 1843, nome Kristnaska Kanto (A Christmas Carol), estas unu el la plej influaj verkoj iam verkitaj, kaj ĝi restas populara kaj daŭre inspiras adaptiĝojn en ĉiu arta ĝenro. En Londono kaj Parizo, lia romano de 1859 , A Tale of Two Cities (Rakonto pri du urboj), iĝis unu el la plej multe vendataj romanoj de ĉiuj tempoj.[10] Lia kreema genio estis laŭdita fare de kolegaj verkistoj - de Leo Tolstoj ĝis George Orwell kaj Gilbert Keith Chesterton - pro sia realismo, komediemo, proza stilo, unikaj roluloj, kaj socia kritiko. Aliflanke Oscar Wilde, Henry James kaj Virginia Woolf plendis pri manko de psikologia profundo, loza skribo, kaj vejno de trodolĉa sentimentaleco. La esprimo dikensana estas uzita por priskribi ion kio estas rememoriga pri Dickens kaj liaj skribaĵoj, kiaj ekzemple malbonaj socicirkonstancoj aŭ komike fiaj roluloj.[11]

Dickens ĉiam estis ravita ankaŭ de la teatro. Dum ioma tempo li gvidis teatran amatoran grupon kaj ekde 1858 li regule prelegis en humure teatreca formo. Dickens mortis en 1870 ĉe Gads Hill Place apud Rochester.

  1. Black 2007, p. 735.
  2. Mazzeno 2008, p. 76.
  3. Chesterton 2007, paĝoj 100–126.
  4. Grossman 2012, p. 54
  5. 5,0 5,1 Lodge 2002, p. 118.
  6. Ziegler 2007, paĝoj 46–47.
  7. Stone 1987, paĝoj 267–268.
  8. Hauser 1999, p. 116.
  9. Cain 2008, p. 1.
  10. Mitchell, David. (8a Majo 2010) "David Mitchell on Historical Fiction", The Telegraph: "Charles Dickens' second stab at a historical novel, A Tale of Two Cities, has sold more than 200 million copies to date, making it the bestselling novel—in any genre—of all time...."
  11. "Oxford Dictionaries – Dickensian" Arkivigite je 2014-01-26 per la retarkivo Wayback Machine. Oxford University Press.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search