Christian Wolff | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Christian von Wolff | |||||
Naskiĝo | 24-an de januaro 1679 en Vroclavo | ||||
Morto | 9-an de aprilo 1754 (75-jaraĝa) en Halle (Saale) | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | latina • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | ||||
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena (1699–) Universitato de Lepsiko vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | juristo filozofo matematikisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Matematiko, filozofio, jurisprudenco, metafiziko, filozofia logiko kaj eduka sistemo vd | ||||
Aktiva en | Leipzig • Halle (Saale) • Marburg vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Gottfried Wilhelm Leibniz • Ehrenfried Walther von Tschirnhaus • Christoph Pfautz vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Christian Freiherr von WOLFF, denaske Christian WOLFF [kristjan volf] (dum sia epoko ankaŭ foje francigite nomita „Chrétien Wolf“) (naskiĝis la 24-an de januaro 1679 en la tiam germana urbo Breslaŭo (la nuna Wrocław), mortis la 9-an de aprilo 1754 en Halle) estis signifa germana universala klerulo, juristo kaj matematikisto.
Kune kun Gottfried Wilhelm Leibniz kaj Immanuel Kant, li estas unu el la plej signifaj germanlingvaj filozofoj. La germanlingva filozofio dankas al li sian bazan terminaron, multaj de li difinitaj vortoj kiel „Bedeutung“ (signifo), „Aufmerksamkeit“ (atento) aŭ „an sich“ (en si mem) pli poste transpreniĝis al la ĉiutage germana lingvouzo. Christian Wolff krome dum la unua duono de la 18-a jarcento havis esencan influon pri la leĝofarado en la ekspansiema reĝlando Prusio.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search