Cigno

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Cigno (apartigilo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cigno
Muta cigno (Cygnus olor)
Muta cigno (Cygnus olor)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Subfamilio: Anserenoj Anserinae
Genro: Cigno Cygnus

Bechstein 1803

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La genro cigno (Cygnus) el la ordo de anseroformaj birdoj kaj familio de la anasedoj (kiu enhavas ankaŭ anserojn kaj anasojn) havas ses speciojn, inter kiuj la nigra cigno estas specio propra al Aŭstralio, kaj la nigrakola cigno vivas nur en Sudameriko. La ceteraj, kiel la muta cigno (Cygnus olor), kantocigno (Cygnus cygnus) kaj mallongbeka cigno (Cygnus columbianus), ĉiuj vidiĝas en Eŭrazio. Kromee estas alia specio konata kiel Koskorobo, kvankam tiu specio ne plu estas konsiderata rilata al la veraj cignoj. La cignoj estas grupigitaj kun la tre proksime rilataj anseroj en la subfamilio de Anserenoj kie ili formas la tribon Cygnini. Foje ili estas konsiderataj distinga subfamilio, nome Cignenoj. La nomo de la genro devenas el la greka κύκνος, kýknos kaj el la latina vorto cygnus ("cigno").

La cignoj apartenas al la grandaj akvobirdoj. Krom la nigra cigno, kiu havas plumaron nigran kun blankaj flugiloj, kaj la nigrakola cigno, kiu havas blankan plumaron kun nigra kolo, la ceteraj specioj estas tutkorpe blankaj.

La cignoj loĝas ĉe grandaj lagoj, kie abunde kreskas fragmitoj, kaj manĝas semojn, tigojn, foliojn kaj burĝonojn de diversaj akvoplantoj kaj moluskojn kaj insektojn. Ili vivas en paroj kaj neniam forlasas unu la alian. La maskla kaj femala cignoj "interfianĉiĝas" en aŭtuno kaj komencas kune vivi nur post kiam ili atingas sian generejon. Ili konstruas per fragmitaĵoj grandan neston, kiu estas sternita per fragmitaj folioj kaj iom da plumoj. La cignino demetas 3-8 ovojn, kaj la cignidoj eloviĝas post 34-38-taga kovado. La cignidoj scipovas naĝi en akvo tiuj post sia naskiĝo, ĉar ili estas ŝmiritaj per graso el la brusto de la patrino. Kelkfoje ili eĉ grimpas sur la dorson de siaj gepatroj por naĝadi tien kaj reen. La cignoj kutime pariĝas porvive, kvankam foje okazas 'disiĝo', ĉefe sekve de reprodukta malsukceso.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search