Cirkumcido

Procezo de cirkumcida kirurgio
Elcento de vira cikumcido laŭ landoj:
  •  >80%
  •  20-80%
  •  <20%
  •  N/A
  • Cirkumcido —el latina vorto circumcīdō, termino veninta el circum (ĉirkaŭ) kaj caedō (tranĉo)— estas ago kaj moro kirurgie detranĉi aŭ forigi penisan prepucion. Ĝi ĉeestas en multaj kulturoj, ĉefe pro religiaj kutimoj, sed ankaŭ ekzistas medicinaj motivoj.

    La Monda Organizaĵo pri Sano rigardas masklan cirkumcidon kiel parton de pli ampleksa aro da rimedoj por malhelpi HIV-infektiĝon. Ĉi tiuj rimedoj nepre inkludas la uzon de sekuraj seksumaj praktikoj kaj la uzon de kondomoj. Tial, cirkumcido ne anstataŭas aliajn metodojn de pruvita efikeco, kiel la sistema kaj ĝusta uzo de kontraŭkoncipiloj.[1][2]

    Malgraŭ la disvastiĝinta opinio pri nepreco de cirkumcido por islamano, la sankta libro de islamanoj (t.e.Korano) ne mencias cirkumcidon. Menciite nerekte tamen. Preskaŭ ĉiuj islamaj viroj estas cirkumciditaj. Ĝi estas eksplicite menciita en la Hadito[3], krome, la Hadjo kaj ĝia preĝo estas nur permesitaj por vira cirkumcidito[4].

    Por hebreoj cirkumcido (hebree ברית מילה, prononcu brit mila) estas ago, kiu simbolas la interligon inter Dio kaj Izraelo[5][6].

    Ĉe la dogonoj kaj kelkaj aliaj afrikaj etnoj, viroj kaj virinoj estas supozataj posedi denaske ambaŭ seksojn. La klitoro estas konsiderata vira, dum la prepucio estas konsiderata ina.[7] La ritoj de cirkumcido permesas tielmaniere atribui al ĉiu individuo ĝian propran fizikan kaj seksan identecon.

    Ĉirkaŭ triono de ĉiuj viroj en la mondo estas cirkumciditaj, kutime pro religia tradicio. La sola lando, kie plejmulto de cirkumcidoj okazas pro nereligiaj kialoj, estas Usono.

    1. https://www.who.int/publications/i/item/978-92-4-000854-0
    2. https://www.unaids.org/en/resources/presscentre/featurestories/2007/february/20070228mcpt2
    3. https://sunnah.com/adab/53/9
    4. https://islamqa.info/en/answers/9412/circumcision-in-islam-compulsory#male-circumcision-why
    5. . Circumcision. American-Israeli Cooperative Enterprise (2006-10-03). angle
    6. "Genesis 17:9–14 (New International Version)" angle
    7. Marcel Griaule, Conversations with Ogotemmêli: An introduction to Dogon Religious Ideas,International African Institute/Oxford University Press (1965) 1970 reprint pb.p.22. Por la dogonoj, homo naskiĝas kun du animoj, kaj cirkumcido forigas la superfluan.(ibid.p.24) angle

    © MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search