Cisjordanio

Cisjordanio

LandojPalestino, Israelo

- koordinatoj32° 0′ 0″ N, 35° 21′ 0″ O (mapo)3235.35Koordinatoj: 32° 0′ 0″ N, 35° 21′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoTall Asur [+]
Akvokolektejo5 860 km² (586 000 ha) [+]
Areo5 860 km² (586 000 ha) [+]

Loĝantaro2 949 246

Cisjordanio (Palestina aŭtonomio)
Cisjordanio (Palestina aŭtonomio)
DEC

Map
Cisjordanio
Vikimedia Komunejo:  West Bank [+]
vdr

Cisjordanio (arabe الضفة الغربية, DMG aḍ-Ḍaffa al-Ġarbiyya, aḍ-Ḍiffa al-Ġarbiyya, signifante la Okcidenta Bordo, hebree הגדה המערבית, haGada haMa'arawit, ankaŭ nomita Westbank, kaj oficiale ricevis la nomon "Judeo kaj Samario" fare de Israelo, hebree יהודה ושומרון, Yehuda ve-Shomron) estas palestina teritorio en la okcidenta flanko de la rivero Jordano. Ĝi estis okupita de la armeo de Jordanio dum la israela-araba milito de 1948, sed dum 1967 kadre de la Sestaga milito estis okupita de Israelo, kiu konstruas tie, kontraŭ protestoj de la palestinanoj kaj de la internacia komunumo, setlejojn loĝatajn de israelanoj. La teritorio estas de la Unuiĝinta Naciaro kaj de la plej multaj ŝtatoj konsiderata esti sub armea okupado de Israelo. Kelkaj israelanoj kaj diversaj aliaj grupoj preferas nomi ĝin "disputata" anstataŭ "okupata" teritorio.

La limoj de Cisjordanio estis difinitaj per la linio de batalhalto de la araba-israela milito de 1948 post dissolvo de la brita mandato pri Palestino, kiam ĝi estis ekokupita kaj aneksita de Jordanio. De 1948 ĝis 1967, la teritorio troviĝis sub jordana regado; Jordanio ne ĉesis pretendi ĝin ĝis 1988. La teritorio estis okupita de Israelo en 1967 dum la Sestaga milito, kvankam, kun la escepto de Orienta Jerusalemo ĝi ne estis aneksita de Israelo pro la grandega nombro da arabaj loĝantoj, kio igus la judojn minoritataj. Antaŭ 1948, la teritorio estis parto de la brita mandato starigita post dissolvo de la Otomana Imperio. Situanta okcidente kaj sud-okcidente de la rivero Jordano en la orienta parto de la regiono Palestino, ĝi havas komunajn landlimojn kun Israelo okcidente, norde kaj sude, kaj kun Jordanio oriente.

40 % de la areo (inkluzive la plej grandan parton de la loĝantaro) estas sub la limigita civila jurisdikcio de la Palestina Aŭtoritato, dum Israelo regas super ĉio (inkluzive de la israelaj setlejoj, kamparaj kaj limaj regionoj). La loĝantaro de Cisjordanio estas esence palestina (84 %) kun signifa, sed kontestata, malplimulto de israelaj setlejanoj.

En la hebrea lingvo ĝi estas ofte elvokita per la bibliaj nomoj יהודה (Jehuda, Judujo) kaj שומרון (Ŝomron, Samario), kaj iuj, precipe dekstremuloj, sekve nomas la areon "distrikto Judio kaj Samario de Israelo". La nomo Cisjordanio por la regiono estas uzata ankaŭ en diversaj lingvoj (ekz-e franca, hispana, kataluna aŭ hungara). La statuso de Orienta Jerusalemo estas disputata. Israelo, kiu aneksis ĝin, ne konsideras ĝin plu kiel parton de Cisjordanio; tamen, la anekso estas agnoskita de neniu alia lando, nek de la Unuiĝintaj Nacioj. Pro ĝia graveco ĝi estas ofte elvokata aparte.

  • Areo: 5.879 km²
  • Loĝantaro: 1 611 mil (1999), 2 400 mil (2008)
  • Senlaboreco 15 % [1]
  • EMP perkapa 515 eŭroj
  • Centro: Jeriĥo
  • Horzono: UTC+2, UTC+3 (somere)
  1. Gisha: Gaza unemployment rate in the third quarter of 2022: 46.6% Arkivigite je 2023-10-17 per la retarkivo Wayback Machine la 4an de januaro 2023

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search