Dako

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la ĉefurbo de Bangladeŝo. Por informoj pri la samnoma popolo en la iama Rumanio, vidu la artikolon dakoj.
Dako
bengale ঢাকা
ĉefurbo
Fotomontaĵo
megaurbo
financa centro
metropolo
urbo
plej granda urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Bangladeŝo
Distrikto distrikto Dako
Fondita 1608
Poŝtkodo 1000
Retpaĝaro oficiala retejo
Politiko
Urbestro Atiqul Islam

(ekde 7-a de marto 2019)

Demografio
Loĝantaro 7 000 940  (2008)
Loĝdenso 45 652 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 44′ N, 90° 24′ O (mapo)23.74027777777890.394722222222Koordinatoj: 23° 44′ N, 90° 24′ O (mapo)
Alto 4 m
Areo 304 km² (30 400 ha)
Horzono UTC+6 (somere UTC+7)
Dako (Bangladeŝo)
Dako (Bangladeŝo)
DEC
Situo de Dako

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dhaka [+]
vdr
Loko de Dako sur la mapo.
Fortikaĵo Aurangabado.
Riverbordo de Dako.

Dako[1] (bengale: ঢাকা, Ḍhākā [daka]) estas la ĉefurbo kaj grava universitata urbo de Bangladeŝo.

Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 16 800 000 loĝantoj sur areo de 368 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 45 652 loĝantoj/km². Pro kio ĝi estas la plej loĝata urbo de la lando kaj unu el la plej loĝataj en la mondo.[2]

Krome, ĝi estas la ĉefa urbo de Daka Distrikto kaj de Daka Regiono. La aglomeraĵo Granda Dakareo enhavas loĝantaron de 17 milionoj de personoj.[3] La historia kvartalo de Dako staras ĉe la orienta bordo de la rivero Buriganga. Ĝi situantas en la centra parto de la Bengala Delto. Bengalaj islamanoj formas la majoritaton de la loĝantaro, sekvataj de la komunumoj de Bengal-hinduoj, Bengal-budhistoj, Bengal-kristanoj kaj Bahaanoj.

Dum la Mogola Imperio la urbo estis konata kiel Jahangir Nagar nome Urbo de Jahangir. Ĝi estis la ĉefurbo de la Mogola Bengalio dum 175 jaroj;[4] kaj floris en komerco kaj kulturo kiel kosmopolita komerca ĉefurbo kaj la kerno de la tutmonda komerco de muslina kotono, teo, kruda juto kaj silko. La urbo estis hejmo de du gravaj karavanserajoj de la subkontinento: nome la Bara Katra kaj la Ĉoto Katra, situantaj ĉe la riverbordoj de Buriganga. La Mogoloj ornamis la urbon per prilaboritaj ĝardenoj, tombejoj, moskeoj, palacoj kaj fortikaĵoj. Dako iĝis konata kiel Urbo de Moskeoj en Bengala.[4] Ĝi estis priskribita ankaŭ kiel Venecio de Oriento.[5] La malnova urbo estis hejmo al variaj komercistaj grupoj el Eŭrazio. Je la pinto de sia mezepoka hegemonio, Dako estis konsiderita kiel unu el plej riĉaj kaj prosperaj urboj en la mondo.[6] Ĝi estis centra por la ekonomio de la Mogola Imperio, kio generis 50% el la Mogola Malneta enlanda produkto.[6]

La moderna urbo grandparte estis disvolvigita dum la epoko de la Brita Hindio kaj tuj estis la dua urbo plej granda de Bengalo, post Kolkato. En 1793, Dako estis cedita al la Brita Orienthinda Kompanio. Brita Dako disvolviĝis en la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj, per la establado de fervojoj, jutokomerco kaj variaj edukaj kaj kulturaj institucioj. Ĝi estis la ĉefurbo de Brita Orienta Bengalo kaj Asamo inter 1905 kaj 1912.

Pro sendependiĝo el Britio kaj poste disde Barato, Dako iĝis la administra ĉefurbo de la Orienta Pakistano, antaŭ iĝi ĉefurbo de Bangladeŝo post ties siavica sendependiĝo en 1972. Dum tiu periodo Dako suferis, same kiel la tuta lando, teruran politikan konfuzon, inklude multajn periodojn de militista interveno kaj detruo fare de militoj kaj naturaj katastrofoj kiaj inundoj. Post sendependeco, Daka vidis rapidan urban kreskon kiel centro de politika, ekonomia kaj kultura vivo en Bangladeŝo.[7][8]

La moderna Dako ĝuas la plej altan lokon de Bangladeŝo pri alfabetigo kaj diversaflankan ekonomion. Krome, la urba infrastrukturo estas la plej evoluinta en la lando. Ĝi estas unu el la du ĝemelaj ekonomiaj centroj de la lando, kun Chittagong (Ĉitagongo), al kiu ĝi estas konektata pere de la Grand Trunk Road (granda trunka ŝoseo) kaj la Bangladeŝa Fervojo. La urbo estis en 2012 ISESCO Azia Ĉefurbo de Kulturo.[9] Ĝi ricevas la servon de la Ŝahjalal Internacia Flughaveno. Kiel unu el plej dense loĝataj kaj unu el plej rapide kreskantaj urbegoj en la mondo,[10] Ĝi ankaŭ alfrontas grandajn problemojn kiel poluado, grandaj trafikaj obstrukcoj, malabundeco de provizado, malriĉeco kaj deliktado. Kun ĉiutaga trafiko de ĉirkaŭ 600,000 ciklotaksioj, Dako estas kromnomita kiel Rikiŝa (ciklotaksia) Ĉefurbo de la Mondo.[11][12]

En la lastaj jardekoj Dako spertis modernigon de la transportoj, konektoj kaj publikaj vorkoj de la urbo. La ĉefurbo de Bangladeŝo ankaŭ altiras multnombrajn turistojn kaj grandajn entreprenojn.

  1. PIV 2002/2005.
  2. Population & Housing Census-2011. Bangladesh Bureau of Statistics. Arkivita el la originalo je 2015-12-08. Alirita 15a de decembro 2015.
  3. [1]
  4. 4,0 4,1 Dhaka | national capital, Bangladesh | Britannica.com
  5. Cities and Natural Process: A Basis for Sustainability - Michael Hough - Google Books
  6. 6,0 6,1 Which India is claiming to have been colonised? | The Daily Star, 31a de julio 2015
  7. Md Mashrur Rahman Mishu. (7a de Aŭgusto 2010). "Historic Dhaka city: Past glory and present crisis". Archive.thedailystar.net. [2] Alirita la 26an de Aprilo 2016.
  8. Shay, Christopher (15a de Aŭgusto 2011). "Travel - Saving Dhaka's heritage: History, Bangladesh". BBC. [3] Alirita la 26an de Aprilo 2016.
  9. [4]
  10. Demographia (Januaro 2015). Demographia World Urban Areas (PDF) (11a eld.). [5] Alirita la 26an de aprilo 2016.
  11. "everything about our city". Dhaka City. Alirita la 8an de majo 2010.
  12. Monda Banko (30a de julio 2010). Country Assistance Strategy for the People's Republic of Bangladesh for the Period FY11-14, paĝo 4. [6] Alirita la 26an de aprilo 2016.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search