Darmstadt

Darmstadt
Blazono
Darmstadt (Germanio)
Darmstadt (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • rezidejo • Eŭropa Urbo • ĉefregioncentro • universitata urbo • urban district of Hesse • ĉefurbo de distrikto en Germanio • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06151, 06150 (la plej norda urboparto Wixhausen)
Poŝtkodo 64283–64297
Aŭtomobila kodo DA
Oficiala Municipokodo 06411000
NUTS DE711
Subdivido 9 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Hanno Benz
Partio de komunumestro Socialdemokratia Partio de Germanio
Adreso de la administrejo Luisenplatz 5
64283 Darmstadt
Demografio
Loĝantaro 162243 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 52′ N, 8° 39′ O (mapo)49.8666666666678.65Koordinatoj: 49° 52′ N, 8° 39′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 144 m
Areo 122 km²
Oficiala retejo https://www.darmstadt.de/
vdr

Darmstadt [DARMŝtat], en Esperanto Darmŝtato, estas germana urbo en suda Hesio, inter Frankfurt kaj Heidelberg.

Darmstadt estas eksterdistrikta urbo kaj administra centro de la distriktaro Darmstadt - la sudo de Hesio - kaj ties distrikto Darmstadt-Dieburg. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 162 243 loĝantojn. La komunuma teritorio kovras areon de ĉ. 122 km². Ĝiaj koordinatoj estas 49° 52' norde kaj 8° 38' oriente; ĝia alto super marnivelo estas 167 metroj. La urbo apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.

La urba teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de Darmstadt norde vojas suden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, ĝis la urbo Wiesloch.

La urbon ĉirkaŭas la distrikto Darmstadt-Dieburg (urboj Seeheim-Jugenheim sude, Pfungstadt okcidente, Weiterstadt norde, Dieburg, Groß-Umstadt, Reinheim kaj Babenhausen oriente). Najbaras la distriktoj Bergstraße sude (urboj Heppenheim, Bensheim), Groß-Gerau okcidente (urboj Groß-Gerau, Gernsheim), Offenbach norde (urboj Offenbach, Langen, Dietzenbach), kaj Odenwald sudoriente (urboj Erbach, Michelstadt, Bad König, Höchst).

La kemia elemento Darmŝtatio estas nomata laŭ la urbo, kie ĝi estis unue farita en la jaro 1994 per nuklea kunfandiĝo de plumbo kaj nikelo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search