Dekstra ekstremismo

Dekstra ekstremismo
politika pozicio Redakti la valoron en Wikidata
politika aktivismo
vdr

Dekstra ekstremismo (angle: Far right) estas tegmenta esprimo, "ekstremdekstra" inkluzivas kaj "radikalajn" kaj "ekstremdekstrajn" grupojn, kvankam en teorio tiuj movadoj diferencas unu de la alia.

Radikalaj dekstraj partioj kaj movadoj estas malliberalaj, sed ne nepre kontraŭdemokratiaj. Ili ĝenerale respektas la bazajn regulojn de demokratio, sed kelkaj el iliaj ideoj konfliktas kun liberalaj demokratiaj principoj kiel la protekto de minoritataj rajtoj kaj politika plurismo. Ekstremdekstraj grupoj estas laŭdifine kontraŭdemokratiaj: ili malakceptas la principojn de parlamenta demokratio. Kun aŭ sen perforto[1].

Kvankam teorie estas diferenco inter radikalaj kaj ekstremdektraj grupoj, tiu diferenco iĝas nebula en la praktiko. Ekzemple, ekzistas partioj kiel Alternative für Deutschland (AfD) kiuj komence aperis kiel eŭroskeptikaj movadoj, sed moviĝis al la ekstrema dekstro kiam ili akiris pli politikan influon[1]. Tial eblas diri ke la termino dekstra ekstremismo aplikaeblas al ŝtataj instancoj kaj amaskomunikiloj por politikaj orientiĝoj, ideologioj kaj aktivaĵoj, kiuj malakceptas la demokratiajn, konstituciajn ŝtatojn kaj volas anstataŭigi ilin per aŭtoritate gviditaj "popolaj komunumoj". La subtenantoj de dekstra ekstremismo asertas, ke nature ekzistas unuecaj popoloj, do lingve kaj kulture unuecaj homgrupoj, kies anoj inter si havas la samajn popolajn interesojn, kaj ke la popoloj devas batali inter si, aŭ ke ekzistas rasoj, do biologie unuecaj homgrupoj, kies anoj laŭ sama ideo havas identajn interesojn kaj la rasoj devas batali inter si. La rezulto ambaŭkaze estas la malpliaprezo kaj malplivalorigo de aliaj homgrupoj.

Dekstraj ekstremistoj kredas pri natura etna aŭ rasa malsamvaloreco de diversaj homgrupoj, kaj plej ofte opinias, ke la plej valora raso aŭ nacio estas la propra - jen la baza difino de rasismo kaj naciismo. Rezulte malakceptiĝas la principo de egaleco inter la homoj, kiun proklamas la humanismo kaj la homaj rajtoj. Laŭ tiuj ideoj, la dekstra ekstremismo baze diferenciĝas de ĉiuj liberalaj kaj demokratiaj politikaj konceptoj, kaj ankaŭ de la maldekstra ekstremismo.

  1. 1,0 1,1 (nl) Léonie de Jonge, Uiterst rechts in Europa is verdeeld maar springlevend (La ekstremdekstro en Eŭropo estas dividita sed viva), Apache, la 15-an de aprilo 2024.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search