Delhio

Delhio
hindie दिल्ली, panĝabe ਦਿੱਲੀ, urdue دِلّی, angle Delhi
urbo
Laŭ horloĝmontriloj: Lotusa templo, Kripto de Humajuno, Placo Connaught, Akŝarĝam, Barata Pordego
Blazono
Oficiala nomo: दिल्ली
Kromnomoj: La koro de Barato, La urbo de Djinns, La ĉefurbo, La unua urbo
Lando Barato Barato
Asocia regiono Nacia ĉefurba teritorio
Distriktoj de Delhio
Historiaj regionoj Mogola Imperio, Brita Hindio
Rivero Jamuno
Situo Delhio
 - alteco 293 m s. m.
 - koordinatoj 28° 36′ 36″ N 77° 13′ 48″ O / 28.61000 °N, 77.23000 °O / 28.61000; 77.23000 (mapo)
Areo 1 483,00 km² (148 300 ha)
Loĝantaro 12 565 901 (2010)
 - de metropolo 18 916 890
Denseco 8 473,3 loĝ./km²
Estiĝo 6-a jarcento a.K.
Urbestro Shelly Oberoi

(ekde februaro 2023)

Horzono BST (UTC+5:30)
Poŝtkodo 110 xxx
Telefona antaŭkodo 91-11- XXXX XXXX
Aŭtokodoj DL-xx
Situo de Nov-Delhio enkadre de Barato
Situo de Nov-Delhio enkadre de Barato
Situo de Nov-Delhio enkadre de Barato
Distriktoj de Delhio
Distriktoj de Delhio
Distriktoj de Delhio
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Delhi
Retpaĝo: www.delhigovt.nic.in
Portalo pri Barato
Map

Delhio (hindie दिल्ली [dilli]) estas ĉefurba teritorio[1] kaj la dua plej granda urbo de Barato, kun ĉirkaŭ 18 milionoj da loĝantoj, kaj la oka al la tria plej loĝata de la mondo depende de la fonto kaj la kriterioj.

Delhio estis historie kaj kulture konektita kun la Supra Doab[2] de la riversistemo de la Jamuna-Gango kaj kun la Panĝaba regiono.[3] Ĝi estas borde de Harjano ĉe la tri flankoj kaj de Utar-Pradeŝo oriente. Ĝi estas la plej granda urbo en Barato en terminoj de geografia areo — ĉirkaŭ 1,484 km² (573 sq mi). Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 26 495 000 loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de 18 962 loĝantoj/km², kaj kio faras ĝin la dua plej loĝata urbo kaj dua plej loĝata urba aglomeraĵo en Barato kaj 3a plej granda urba areo[4] en la mondo.[5][6] Tia estas la naturo de urba etendo en Delhio ke ties kresko etendis trans la NCT por aligi urbojn en najbaraj ŝtatoj kaj je ties plej granda etendo povas kalkuli loĝantaron de ĉirkaŭ 25 milionoj da loĝantoj en 2014.[7] Post Mumbajo, Delhio havas la duan plej altan nombron de miliarduloj kaj milionuloj inter ĉiuj urboj en Barato.[8][9]

Delhio estas ekonomia kaj komerca centro, trafiknodo, kulturcentro kun universitatoj, teatrejoj, muzeoj, artgalerioj kaj pompaj konstruaĵoj el la Mogola Imperio. Delhio estas iama ĉefurbo de Hindio, ekde 1931 la ĉefurbo estas Nov-Delhio. Delhio estas aŭtonoma urbo, kun la nomo Nacia Ĉefurba RegionoNacia Ĉefurba Teritorio de Delhio.

Delhio estis kontinue loĝata ekde la 6a jarcento a.K.[10] Tra plej parto de sia historio, Delhio servis kiel ĉefurbo de variaj regnoj kaj imperioj. Ĝi estis konkerita, rabita kaj rekonstruita kelkajn fojojn, partikulare dum la mezepoka periodo, kaj moderna Delhio estas aro de nombraj urboj etendaj tra la metropolita regiono.

Delhio kaj ties urba regiono ricevis la specialan statuson de Nacia Ĉefurba Regiono (NĈR) laŭ la 69a Amendo de 1991 al la Konstitucio de Barato. La NĈR inkludas la najbarajn urbojn de Faridabado, Gurgaono, Noida, Gaziabad, Neharparo (Granda Faridabado), Granda Noida, Bahadurgarho, Sonipato, Panipato, Karnal, Rohtako, Biŭani, Reŭari, Bagpato, Merato, Muzaffarnagar, Alŭaro, Baratpuro kaj aliaj najbaraj urboj. Unia teritorio, nome la politika administracio de NĈT de Delhio nuntempe pli proksime similas al tiu de ŝtato de Barato, kun sia propra registaro, alta tribunalo kaj plenuma konsilio de ministroj estrita de ĉefministro. Nova Delhio estas kune administrita de la federacia registaro de Barato kaj de la loka registaro de Delhio, kaj estas la ĉefurbo de la NĈT de Delhio.

  1. "The Constitution (Sixty-Ninth Amendment) Act, 1991". Ministry of Law and Justice, Government of India. [1] Alirita la 23an de Novembro 2014 kaj la 28an de Aprilo 2016.
  2. Ahsan Jan Qaisar; Som Prakash Verma; Mohammad Habib (1 January 1996). Art and Culture: Endeavours in Interpretation. Abhinav Publications. pp. 1–6. ISBN 978-81-7017-315-1.[2] Alirita la 28an de aprilo 2016.
  3. The American Heritage Dictionary of the English Language (kvara eld.). Houghton Mifflin Company. 2000.
  4. "UN Demographic Urban Areas". UN stats. [3] Alirita la 12an de Oktobro 2015.
  5. "Urban agglomerations/cities having population 1 million and above" (PDF). Provisional population totals, census of India 2011. Registrar General & Census Commissioner, India. 2011. [4] Alirita la 26an de Januaro 2012.
  6. Habib, Irfan (1999). The agrarian system of Mughal India, 1556–1707. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-562329-1. "... The current Survey of India spellings are followed for place names except where they vary rather noticeably from the spellings in our sources: thus I read "Dehli" not "Delhi ...". Royal Asiatic Society (1834). "Journal of the Royal Asiatic Society of Great Britain & Ireland". Cambridge University Press. "... also Dehli or Dilli, not Delhi..." Karamchandani, L.T (1968). "India, the beautiful". Sita Publication. "... According to available evidence the present Delhi, spelt in Hindustani as Dehli or Dilli, derived its name from King ..." "The National geographical journal of India, Volume 40". National Geographical Society of India. 1994. "... The name which remained the most popular is "Dilli" with variation in its pronunciation as Dilli, Dehli, or Delhi ..."
  7. "World's population increasingly urban with more than half living in urban areas". [5] Alirita la 28an de Aprilo 2016.
  8. Bharucha, Nauzer (Mar 9, 2015). "Most of India’s richest rich prefer Mumbai as home". Times of India (Mumbai). [6] Alirita la 28an de Aprilo, 2016.
  9. "Mumbai, Delhi among top Asia Pacific cities for millionaires". The Hindu (New Delhi). 10a Marto 2015. [7] Alirita la 28an de Aprilo, 2016.
  10. Asher, Catherine B. (2000) “Chapter 9:Delhi walled: Changing Boundaries”, James D. Tracy: City Walls. Cambridge University Press, p. 247–281. ISBN 978-0-521-65221-6.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search