Demokratia Respubliko Kongo

Demokratia Respubliko Kongo, Kongolando
france République Démocratique du Congo
konge Republiki ya Kongó Demokratiki
lube Ditunga dia Kongu wa Mungalaata
lingale Republika ya Kongo ya Dimokalasi
svahile Jamhuri ya Kidemokrasia ya Kongo

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Debout Congolais
Nacia devizo: Paix, Justice, Travail
(Paco, justeco, laboro)
mapo de la Demokratia Respubliko Kongo
mapo de la Demokratia Respubliko Kongo
mapo de la Demokratia Respubliko Kongo
suverena ŝtato
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kinŝaso (13 milionoj)
Oficiala(j) lingvo(j) franca lingvo
Uzata(j) lingvo(j) lingala, konga lingvo, luba lingvo, svahila lingvo
Areo 2 344 858 km²
Loĝantaro 101 780 263 (2018)
Loĝdenso 43 loĝ./km²
Horzono +1, UTC+2
Interreta domajno cd
Landokodo CD
Telefona kodo +243
Internacia aŭtokodo CGO
Plej alta punkto Monto Ngaliema
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro prezidanto Félix Tshisekedi
Ĉefministro ĉefministro Jean-Michel Sama Lukonde
Nacia tago 30-a de junio
Sendependiĝo disde Belgio 30-a de junio 1960
Ekonomio
Valuto konga franko (CDF)
MEP laŭ 2018
– suma 47,23 miliardoj da US$
– pokapa 457 US$
vdr

La Demokratia Respubliko Kongo, aŭ Kongo Kinŝasa, estas ŝtato en Centra Afriko, de 1971 ĝis 1997 nomita Zairio. La landonomo, same kiel tiu de Kongo Brazavila, devenas de la rivero Kongo, kiu limas la du landojn.

La Demokratia Respubliko Kongo (france République démocratique du Kongo), foje aludita kiel DR Kongo, DRC, Kongo-Kinŝaso, Zairio-Kongo, DROC,[1][2] aŭ RDC, estas lando situanta en la mezafrika regiono de la Grandaj Lagoj. Ĝi estas la due plej granda lando en Afriko laŭ areo kaj la dekunua plej granda en la mondo, havante la grandecon de okcidenta Eŭropo. Kun loĝantaro de 80 milionoj kaj preskaŭ 250 etnaj grupoj kaj lingvoj[3], la Demokratia Respubliko Kongo estas la deknaŭa plej popolriĉa nacio en la mondo, la kvara plej popolriĉa nacio en Afriko, same kiel la plej popolriĉa oficiale francparolanta lando.

Ĝi estas limigita fare de la Centrafrika Respubliko kaj Suda Sudano en la nordo; Ugando, Ruando, kaj Burundo en la oriento; Zambio kaj Angolo en la sudo; la Kongo Brazavila, la angola eksklavo de Kabindo, kaj Atlantiko en la okcidento; kaj estas apartigita disde Tanzanio fare de lago Tanganjiko en la oriento. La lando havas aliron al la oceano tra 40-kilometro- (25 mejl.) peco de atlantika marbordo ĉe Muanda kaj la ĉirkaŭ 9-km larĝa elfluejo de la rivero Kongo kiu malfermiĝas en la Gvinean Golfon. Ĝi havas la duan plej altan totalan kristanan loĝantaron en Afriko.

La Dua Konga Milito, komenciĝanta en 1998, detruis la landon kaj foje estas referita kiel la "Afrika Mondmilito" ĉar ĝi implikis naŭ afrikajn naciojn kaj dudek armitajn grupojn.[4][5] Malgraŭ la subskribo de packontraktoj en 2003, batalado daŭrigis en la oriento de la lando en 2007. Tiele, la troa pezo de seksperforto kaj aliaj perfortoj estis priskribitaj kiel la plej malbonaj en la mondo.[6] La milito estas la plej mortiga konflikto de la mondo ekde la Ĉina Revolucio, mortigante 5.4 milionojn da homoj ekde 1998.[7][8][9] Pli ol 90% ne estis mortigitaj en batalo, mortante anstataŭe pro malario, diareo, pulminflamo kaj subnutrado, plimalbonigita fare de dislokitaj loĝantaroj vivantaj en nesanitaraj kaj troloĝataj kondiĉoj al kiuj mankis aliro ŝirmiĝi, akvo, manĝaĵo kaj medicinoj.[10] Kvardek sep procento el tiuj mortoj estis infanoj sub la aĝo de kvin.[7] Eĉ al nuno la daŭrantaj konfliktoj pliseverigas la malplenigon de la granda agrikultura potencialo de la lando.[11] Konflikto por kontrolo de la mineraloriĉaĵo estis tialo por kelkaj el la plej perfortaj abomenaĵoj.[12] Kongo havas, partumita kun Niĝerio, HDI rangigo de 304, la plej malsupra en la mondo. Ĝi ankaŭ estas la lando kun la plej malsupra Kruda Nacia Enspezo de la mondo kun GNI de 190 USD.

Spite ties grandan loĝantaron kaj tre dense loĝataj regionoj, Kongo havas vastajn areojn de naturo kiuj subtenas unu el la plej altaj niveloj de biodiverseco.

  1. Starbird, Caroline. (2004) Teaching International Economics and Trade. Center for Teaching International Relations, Universitato de Denver. ISBN 9780943804927. “Aid Applicant: The Democratic Republic of the Congo (DROC)”.
  2. Office of the United States Trade Representative. (Majo 2003) 2003 Comprehensive Report on U.S. Trade and Investment Policy Toward Sub-Saharan Africa, Mesaĝo el la Prezidento de Usono, United States Government Printing Office. ISBN 9781428950146. “Democratic Republic of the Congo (DROC) will become eligible for AGOA trade benefits upon formation of a transitional government.”.
  3. (angla) Steve Royston, Cultural DNA: Digging for Gold Among the Bones of Our Ancestors, Blogo de Steve Royston, la 5-a de julio 2015
  4. Rumblings of war in heart of Africa. The Christian Science Monitor (23a Junio 2004).
  5. Chris Bowers (24-a de julio 2006) World War Three. My Direct Democracy. Arkivita el la originalo je 2009-01-11. Alirita 2014-07-01. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-11. Alirita 2014-07-01.
  6. McCrummen, Stephanie, "Prevalence of Rape in E. Congo Described as Worst in World", Washington Post, 9a Septembero 2007. Kontrolita 2a Majo 2010.
  7. 7,0 7,1 Dr. Benjamin Coghlan, Pascal Ngoy, Flavien Mulumba, Colleen Hardy, Dro. Valerie Nkamgang Bemo, Dro. Tony Stewart, Jennifer Lewis, Dro. Richard Brennan http://www.rescue.org/sites/default/files/resource-file/2006-7_congoMortalitySurvey.pdf PDF, Mortality in the Democratic Republic of Congo: An ongoing crisis: Full 26-page report, alirita la 21an de Marto 2013, 2007, paĝo 26.
  8. Robinson, Simon, "The deadliest war in the world", Time Magazine, 28a Majo 2006. Kontrolita 2a Majo 2010. Arkivigite je 2010-06-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-17. Alirita 2014-07-01.
  9. Bavier, Joe, "Congo War driven crisis kills 45,000 a month", 22a Januaro 2008. Kontrolita 2a Majo 2010.
  10. Measuring Mortality in the Democratic Republic of Congo (PDF). International Rescue Committee (2007).
  11. Need in a land of plenty. dandc.eu (March 2013).
  12. Rasna Warah. "Blood mobile phones fan DRC's murderous conflict", Nation Media Group, 15a Marto 2009. Kontrolita 21a Marto 2013. Arkivigite je 2015-01-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-01-20. Alirita 2014-07-01.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search