Demokratieca indekso

La demokratieca indekso de 2022
Plenaj demokratioj:
  •  9–10
  •  8–8,99
  • Neplenaj demokratioj:
  •  7–7,99
  •  6–6,99
  • Miksaj reĝimoj:
  •  5–5,99
  •  4–4,99
  • Aŭtokrataj reĝimoj:
  •  3–3,99
  •  2–2,99
  •  0–1,99
  • La demokratieca indekso (angle Democracy Index) estas indekso kalkulata mende de la anglalingva ĵurnalo The Economist, kiu mezuras la gradon de demokratieco en 167 diversaj ŝtatoj de la tero. La indekso unuafoje publikiĝis en 2006.

    Ene de la indekso uzatas la terminoj de du demokratio-tipoj kaj du reĝimo-tipoj: Plenaj demokratioj, neplenaj demokratioj, miksaj reĝimoj (miksaĵoj el aŭtokratio kaj demokratio) kaj aŭtokrataj reĝimoj.

    Laŭ la demokratieca indekso el la jaro 2021, Norvegio estu la plej demokratieca ŝtato je sume 9,75 el 10 eblaj poentoj, dum Afeganujo nomatas aŭtoktata reĝimo, kiu je nur 0,32 el la 10 eblaj poentoj havas la plej malaltan lokon en la listo.

    Kompareblan demokratiecan indekson publikigas la organizaĵo Freedom House ("domo de libero").


    © MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search