Deporto

Deporto (de la latina verbo deportare, „forporti“) laŭ PIV estas la jura ago pune transporti iun personon eksterlanden, por tie enfermi la personon en koncentrejon aŭ submeti al trudlaboro. Deporto povas - laŭ la regionaj leĝoj - esti puno por antaŭa krimo, sed ankaŭ povas esti rimedo por subpremo de politikaj kontraŭuloj de la reganta reĝimo aŭ rimedo por izoligo de etnaj malplimultoj. La deportato parte aŭ tute perdas siajn civitanajn rajtojn.

Juran protekton kontraŭ deporto en pacaj periodoj provizas la artikoloj 9 kaj 12 de la Ĉarto pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj, en militaj periodoj la artikolo 49 de la Konvencioj de Ĝenevo de la 12-a de aŭgusto 1949. Principe necesas diferencigi inter la deportado de unuopa(j) persono(j) aŭ de tutaj homgrupoj.

Kontraŭe al deporto, la forsendo de persono en ekzilon signifas nur la devigon foriri de la origina vivejo. En la elektita nova vivregiono, kie akceptiĝas la ekzilito, laŭ la difino de la vorto "ekzilo" ne antaŭvidatas limigoj de la persona libero aŭ pliaj punoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search