Diabeto

Internacia simbolo de la UN por diabeto.

Malgraŭ ke la termino diabeto kutime rilatas al sukera diabeto (tiel nomata de la antikvaj grekoj pro la ĉeesto de dolĉa urino), ekzistas ankaŭ alia afekcio nomata nesukera diabeto. Komuna simptomo de tiuj malsanoj estas nur la granda kvanto da urino produktita, ĉar la kaŭzoj, kaj aliaj simptomoj, estas tute malsamaj.

Diabetes mellitus, (melita diabeto aŭ sukera diabeto) ofte konata simple kiel diabeto, estas fakte grupo de oftaj endokrinaj malsanoj karakterizitaj per daŭraj altaj sukerniveloj en sango.[1][2] Diabetoj estas okazigitaj ĉu ĉar pankreato ne produktas sufiĉan insulinon, ĉu la ĉeloj de la korpo iĝas nereagaj al hormonaj efikoj.[3] Klasikaj simptomoj estas soifo, poliurio, perdopezo, kaj svaga vidkapablo. Se ĝi ne estas traktata, la malsano povas konduki al variaj sankomplikaĵoj, kiel misordoj de la korvaskula sistemo, okuloj, renoj, kaj nerva sistemo.[4] Netraktita aŭ malbone traktita diabeto respondecas pro proksimume 1.5 milionoj da mortoj ĉiujare.[1]

La ĉefaj tipoj de diabetoj estas la diabetoj de tipo 1 (ankaŭ nomita juna diabeto) kaj de tipo 2 (ankaŭ nomita matura diabeto), kvankam ekzistas ankaŭ aliaj formoj. La plej ofta komuna traktado por la tipo 1 estas anstataŭo de terapio pere de insulino (insulina injekto), dum kontraŭdiabetaj medikamentoj (kiel metformino kaj semaglutido) kaj modifoj de la vivostilo povas esti uzata por kontroli la tipon 2. Graveda diabeto, nome formo kiu stariĝas dum gravedo ĉe kelkaj virinoj, normale solviĝas tuj post nasko.

Je 2021, ĉirkaŭkalkulitaj 537 milionoj da personoj havis diabeton tutmonde nome ĉirkaŭ 10.5% de la plenkreskulara, kaj la tipo 2 estis ĉirkaŭ 90% el ĉiuj kazoj. Oni ĉirkaŭkalkulis, ke ĉirkaŭ 2045, proksimume 783 milionoj da plenkreskuloj, tio estas 1 el 8, estos vivanta kun diabeto, reprezentante pliigon de 46% el la nunaj ciferoj.[5] La prevalenco de la malsano plue pliiĝas, plej drame en malriĉaj kaj mezriĉaj landoj.[6] La indicoj kaj proporcioj estas tre similaj ĉe viroj kaj virinoj, kaj la diabeto estis la sepa ĉefa kaŭzo de morto tutmonde.[7][8] La tutmonda sansistema elspezaro rilata al diabeto estis ĉirkaŭkalkulita je 760 mil milionoj da usonaj dolaroj jare.[9]

  1. 1,0 1,1 Diabetes. Arkivita el la originalo je 29a de Januaro 2023. Alirita 29a de Januaro 2023.
  2. Diabetes Mellitus (DM) - Hormonal and Metabolic Disorders. Arkivita el la originalo je 1a de Oktobro 2022. Alirita 1a de Oktobro 2022.
  3. (2011) “Chapter 17”, Greenspan's basic & clinical endocrinology, 9‑a eldono, New York: McGraw-Hill Medical. ISBN 978-0-07-162243-1.
  4. (Julio 2009) “Hyperglycemic crises in adult patients with diabetes”, Diabetes Care 32 (7), p. 1335–1343. doi:10.2337/dc09-9032. 
  5. Facts & figures. Arkivita el la originalo je 2023-08-10. Alirita 2023-08-10.
  6. (Aprilo 2018) “Inequalities in the prevalence of diabetes mellitus and its risk factors in Sri Lanka: a lower middle income country”, International Journal for Equity in Health 17 (1), p. 45. doi:10.1186/s12939-018-0759-3. 
  7. Vos T, Flaxman AD, Naghavi M, Lozano R, Michaud C, Ezzati M, et al. (Decembro 2012). "Years lived with disability (YLDs) for 1160 sequelae of 289 diseases and injuries 1990-2010: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2010".] Lancet. 380 (9859): 2163–2196. doi:10.1016/S0140-6736(12)61729-2. PMC 6350784. PMID 23245607.
  8. The top 10 causes of death. Arkivita el la originalo je 24a de Septembro 2021. Alirita 18a de Majo 2020.
  9. (May 2018) “Global Economic Burden of Diabetes in Adults: Projections From 2015 to 2030”, Diabetes Care 41 (5), p. 963–970. doi:10.2337/dc17-1962. 

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search