Dialektiko

Romia kopio de greka portreto de Platono, el kiu venas la bazo de la koncepto de la dialektiko, Gliptoteko de Munkeno[1]

Dialektiko (el la greka: διαλεκτική, dialektikḗ; laŭvorte signifante la arto de konversacio, diskutodebato) estas nocio uzata kun diversaj signifoj. Verdire la vorto "dialektiko" akiris tiom da neprecizaj signifoj, ke por multaj sciencistoj la dialektika aliro ne taŭgas por la scienco. Tamen, aliaj sciencistoj konsideras, ke la dialektika pensmaniero povas esti tre utila por la scienca rezonado.

Dialektiko, konata ankaŭ kiel dialektika metodo, estas diskurso inter du aŭ pliaj personoj tenantaj diferencajn vidpunktojn pri temo sed dezirantaj establi la veron pere de raciaj argumentoj. La termino estis popularigita de la sokrataj dialogoj de Platono sed la leĝo mem estis centra por la okcidenta kaj hindia filozofio ekde antikva historio.

La termino dialektiko ne estas sinonima kun la termino debato. Dum en teorio debatantoj ne estas necese emocie investintaj en sia vidpunkto, praktike debatantoj ofte montras emocian memdevigon kiu povas esti racia juĝo. Debatoj ne estas venkitaj pere de kombino de persvado de la kontraŭanto, pruvante ke la propra argumento ĝustas, aŭ pruvante ke la argumento de la kontraŭanto malĝustas. Debatoj ne necese postulas tuj identigi klaran venkinton aŭ malvenkinton; tamen klaraj venkintoj estas ofte determinita ĉu de juĝo, jurio, aŭ grupa interkonsento. La termino dialektiko estas ankaŭ ne sinonima kun la termino retoriko, nome metodo aŭ arto de diskurso kiu intencas persvadi, informi, aŭ motivigi aŭskultantaron.[2] Konceptoj, kiaj "logos" aŭ racia alvoko, "pathos" aŭ emocia alvoko, kaj "ethos" aŭ etika alvoko, estas intence uzataj de retorikistoj por persvadi aŭskultantaron.[3]

La Sofistoj instruis aretē (ἀρετή, kvalito, elstaro) kiel plej alta valoro, kaj determinanto de la personaj agoj en la vivo. La Sofistoj instruis artan kvaliton en oratoreco (motivado pere de parolado) kiel metodo montri aretē. Oratoreco estis instruita kiel arta formo, uzata por plezurigi kaj influi aliajn personojn pere de elstara parolado; tamen la Sofistoj instruis al lernantoj serĉi aretē en ĉiaj klopodoj, ne sole en oratoreco.

Sokrato favoris veron kiel plej alta valoro, proponante ke ĝi povus esti malkovrita pere de racio kaj logiko en diskutado: tio estas, dialektiko. Sokrato valorigis raciecon (alvoko al logiko, ne al emocio) kiel ĝusta rimedo por persvado, nome la malkovro de vero, kaj la determinanto por la persona agado. Por Sokrato, vero, ne aretē, estis la plej granda bono, kaj ĉiu persono devus, super ĉio, serĉi veron por gvidi la personan vivon. Tiele, Sokrato kontraŭis la sofistojn kaj ties instruado de retoriko kiel arto kaj kiel emocia oratoreco postulanta nek logikon nek pruvon.[4] Diferencaj formoj de dialektika raciigo aperis laŭlonge de la historio el la Indusa areo (Granda Hindio) kaj Okcidento (Eŭropo). Tiuj formoj estas la Sokrata metodo, Hindua, Budhisma, Mezepoka, Hegela dialektikoj, Marksismo, Talmudismo, kaj Nov-ortodoksismo.

  1. Zu den Kopievarianten des Platonporträts siehe Kopienkritik: Von römischen Kopien zu griechischen Originalen.
  2. Corbett, Edward P. J.; Robert J. Connors (1999). Classical Rhetoric For the Modern Student (4th ed.). New York: Oxford University Press. p. 1. ISBN 9780195115420.
  3. Corbett, Edward P. J.; Robert J. Connors (1999). Classical Rhetoric For the Modern Student (4th ed.). New York: Oxford University Press. p. 18. ISBN 9780195115420.
  4. Vidu Gorgias, 449B: "Sokrato: Ĉu vi volus tiam, Gorgias, pluigi la diskuton kiel ni nune faras [dialektiko], pere de dumando kaj respondo, kaj lasi por alia okazo la (emociajn) parolojn [retoriko] kiujn [la Sofistoj] Polus ekis?"

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search