Digoj (etno)

Tiu ĉi artikolo estas pri afrika etno; ekzistas ankaŭ artikolo pri digo.


Digoj (etno)
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La digoj estas etno, kiu hejmas proksime de la Hinda Oceano, en la Kwale-distrikto[1], ĉemarborda provinco sude de Mombaso en Sudkenjo kaj Tangao en Nordtanzanio. En 1994 ilia nombro estis taksita 305.000, en Kenjo 217.000 etnaj digoj kaj 88.000 en Tanzanio.[2]

La digoj estas parto de la etna grupo miĝikendaoj (Mijikenda). Sian lingvon ili mem nomas Chidigo kaj ĝi estas bantua lingvo.

Pli ol 90 % de la digoj estas muslimoj.[3]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-01-19. Alirita 2008-01-23.
  2. taksado en 1987
  3. Prayer Profile - The Digo of Kenya

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search