Dio

Pri la aliaj signifoj de la vorto aŭ mallongigo dio rigardu ĉe DIO.


Dio kaj Adamo ĉe la Siksta Kapelo.
Dio
Biblia persono
Encirkla punkto kiel universala simbolo de Dio
Encirkla punkto kiel universala simbolo de Dio
religia koncepto
Informoj
Eble sama diaĵo • ’ilāh • koncepto de Dio • Dio laŭ JudismoDio laŭ kristanismo • Dio en Islamo • JaveoAlaho • personal god • JehovoAhura Mazda • Devel • Dio laŭ Mormonismo • Temáukel • demiurgo • Tianzhu • Supra Imperiestro • Jade Emperor • Dio laŭ abrahamaj religioj • Rabb
vdr
Judaĵoj: judismo estas la plej antikva religio de librokredoj kaj monoteismo.
Eble la plej malnova konata detala bildo de Jesuo Kristo, el la 6-a jarcento en la monaĥejo Sankta Katarino. Laŭ la figuro de Kristo oni konstruis la religion kristanismo, eble la unua kie dio estas ankaŭ homo.
Allah (Dio) arablingve: Islamo ne permesas la bildigon de Dio

Diodioj estas, laŭ multaj religioj, teologioj, tradicioj kaj aliaj kredosistemoj, la plej alta supernatura, ĉiopova, estaĵo aŭ estaĵoj, kiuj kreis aŭ regas la mondon, ekzemple per la dia providenco. Laŭ la diversaj religioj aŭ kredoj oni parolas pri multaj dioj (politeismo), nur unu Dio (monoteismo) aŭ neniu dio (ateismo). Estas ankaŭ filozofiaj konceptoj de dio, pli aŭ malpli malnaivaj (vidu panteismon, deismon). Nuntempe inter la homoj diras sin 53 % monoteistoj, 26 % politeistoj kaj 21 % ateistoj.

La teologoj konsideris varion de atribuaĵoj al la nombraj konceptoj diferencaj pri Dio. Inter tiuj, plej komunaj estas la jenaj: ĉiosciado, ĉiopovo, ĉieesteco, ĉiobonvoleco (perfekta boneco), simpleco, eterneco, nepreco kaj neceseco. Dio estis konsiderata ankaŭ kiel de naturo senkorpa, persona, la fonto de ĉia moralo, ktp. Tiaj atribuaĵoj jam estis priskribitaj laŭ diferencaj gradoj fare de la unuaj filozofoj-teologoj judaj, kristanaj kaj islamaj, kiaj Maimonido,[1] Aŭgusteno de Hipono,[1] kaj Algazelo,[2] respektive. Multaj elstaraj kaj mezepokaj kaj modernaj filozofoj disvolvigis argumentojn porajn pri la ekzisto de Dio.[2] Same nombraj famaj filozofoj kaj intelektuloj disvolvigis argumentojn malporajn pri la ekzisto de Dio.

  1. 1,0 1,1 Paul Edwards. "God and the philosophers" en Ted Honderich. (eld)The Oxford Companion to Philosophy, Oxford University Press, 1995.
  2. 2,0 2,1 Alvin Plantinga. "God, Arguments for the Existence of," Routledge Encyclopedia of Philosophy, Routledge, 2000.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search