Disdivido de Afriko

Mapo kie montriĝas la disdivido de Afriko inter la eŭropaj potencoj (1913).
  •  Germanio
  •  Belgio
  •  Hispanio
  •  Francio
  •  Italio
  •  Portugalio
  •  Britio
  •   sendependaj ŝtatoj
  • La disdivido de Afriko, aŭ la nomita ankaŭ kverelo pro Afriko aŭ eĉ konkurenco pro Afriko, estis la plinombrigo kaj komplikigo de eŭropaj postuloj pri afrikaj teritorioj dum la periodo de la Nova Imperiismo, inter la jardeko de 1880 kaj la komenco de la Unua Mondmilito, kiu implikis ĉefe la ŝtatojn de Francio, Germanio kaj Britio, kvankam partoprenis ankaŭ Italio, Portugalio, Belgio, Hispanio kaj, de malproksime, Usono, tiu laste menciita per la fondigo de Liberio.

    Paroli pri la nomata "kverelo pro Afriko" estas vere pludaŭrigi debaton pli ol jarcentaĝan. La dua duono de la 19-a jarcento, ĉirkaŭ la jaro 1880, vidis la transiron de la "neformala" imperiismo kiuj kontrolis per milita influo al tiu de ekonomia hegemonio per rekta regado.[1] La klopodoj intermezi la imperian konkurencon, kiel tiuj faritaj ĉe la Berlina Konferenco (1884 - 1885) inter Britio, Francio kaj Germanio ne povis solvi definitive la postularojn de ĉiu implikita potenco. Tiu kvereloj pri Afriko estis inter la plej gravaj faktoroj kiuj kaŭzis la Unuan Mondmiliton.

    1. Kevin Shillington, Historia de África: Segunda Edición, (Nueva York: Macmillian Publishers Limited, 2005), 301.

    © MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search