Disertacio

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri universitata verko. Por informoj pri fuĝo el militservo, vidu la artikolon Dizerto.

Disertaciodisertaĵo (kvankam tiu ĉi formo estas derivita de la maloftega verbo "diserti" kun neklara senco) estas skriba raporto pri studoj kaj esploroj de scienca temo. Ĝi prezentas la rezultojn de la esploroj kaj la konkludojn kaj "tezojn" de la aŭtoro.

La verkado de disertacio kaj koncerna scienca esplorado kutime estas esenca parto de la procezo por doktoriĝo ĉe universitato aŭ alia esplora instituto.

Se studento verkas raporton por scienca grado malpli altnivela (bakalaŭreco, magistreco), oni plej ofte nomas ĝin ne "disertacio", sed "scienca verko", "laboraĵo" aŭ simile.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search