Disleksio

Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
R48.0 disleksio kaj aleksio (nelegopovo)
vdr

Disleksio estas lingva lernomalkapablo, kiu malhelpas uzi la lingvon, ĉefe lerni ĝuste legi kaj kompreni vortojn kaj frazojn. Ofte la homo ne memoras, kion tiu legis, kaj mise rekonas eĉ la literojn aŭ la numerojn. Ĝi signifas laŭvorte problemon kun vortoj. La lingvaj kapabloj estas malbonaj, kaj ofte ankaŭ la lernado de la fremdaj lingvoj estas malfaciligita. Ĝi ne estas emocia problemo, malalta nivelo de inteligenteco aŭ manko de sensoj.

Estas metodoj, per kiuj ankaŭ la disleksiuloj povas lerni legi kaj skribi, kaj la ĉefaj simptomoj povas esti preventitaj. Sed ili ne ŝanĝas la disleksian pensmanieron, kaj tiuj restas bildeca, kio tamen malfaciligas la lernadon de la lingvoj. Oni povas esti disleksia en unu lingvo, kaj ne en alia lingvo. La terapion prizorgas logopediistoj.

Disleksio estas parenca al diskalkulio kaj disgrafio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search