Distrikto Darmstadt-Dieburg

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Hesio
Regiono: distriktaro Darmstadt
Administra urbo: Darmstadt
Areo: 658,51 km²
Loĝantoj: 300658
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 442
Aŭtokodo: DA
Municipokodo: 06432
Komunumoj: 23
Adreso de la
distrikta administrejo:
Jägertorstr. 207
64289 Darmstadt
rete: www.ladadi.de
retpoŝte: kreisverwaltung@ladadi.de
situo de la distrikto en Hesio
situo de la distrikto en Hesio

La distrikto Darmstadt-Dieburg (germane Landkreis Darmstadt-Dieburg) situas en la distriktaro Darmstadt de la germana federacia lando Hesio. La distrikto havas areon de 658 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 300658 loĝantojn. La distrikto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.

Najbaras norde la distrikto Offenbach, oriente la bavaraj distriktoj Aschaffenburg kaj Miltenberg, sude la distriktoj Odenwald kaj Bergstraße kaj okcidente la distrikto Groß-Gerau. La areo de la urbo Darmstadt estas ĉirkaŭata de la distrikto Darmstadt-Dieburg okcidente (urbo Pfungstadt kaj Griesheim), sude (urbo Seeheim-Jugenheim) kaj oriente (urboj Dieburg, Reinheim, Groß-Umstadt, Babenhausen). En la urboparto Kranichstein de Darmstadt situas la administrejo distrikta, la (antaŭe solaj) oficejoj en Dieburg iom post iom fermiĝas.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search