Distrikto Elbe-Elster

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Brandenburgio
Administra urbo: Herzberg (Elster)
Areo: 1 889 km²
Loĝantoj: 100 902
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 57 po km²
Aŭtokodo: EE
Municipokodo: 12062
Komunumoj: 33
Situo ene de Brandenburgio
situo de la distrikto en Brandenburgio

La distrikto Elbe-Elster (germane: Landkreis) situas en la sudo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Herzberg (Elster) estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1 889,36 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 100 902 homoj; do meznombre 66 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Elbe-Elster estas signita per 3.

Najbaraj distriktoj estas norde Teltow-Fläming (13) kaj Dahme-Spreewald (2), oriente Oberspreewald-Lausitz (7), la saksaj distriktoj Riesa-Großenhain en la sudo kaj en la okcidento Torgau-Oschatz plus la saksianhalta distrikto Wittenberg.

La distrikta nomo aludas al la du riveroj Elbo kaj Nigra Elster, kiuj trafluas la teritorion.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search