Distrikto Main-Taunus

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Main-Taunus en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Hesio
Distriktaro: distriktaro Darmstadt
Administra urbo: Hofheim am Taunus
Areo: 222 km²
Loĝantoj: 242420
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 1027
Aŭtokodo: MTK
Municipokodo: 06436
Komunumoj: 12
Adreso de la
distrikta administracio:
Am Kreishaus 1–5
65719 Hofheim am Taunus
rete: www.mtk.de
retpoŝte: info@mtk.de
situo de la distrikto en Hesio
situo de la distrikto en Hesio

La distrikto Main-Taunus situas en la distriktaro Darmstadt de la germana federacia lando Hesio. La distrikto havas areon de 222 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 430838 loĝantojn. La distrikto estas parto de la ekonomia regiono Rejno-Majno, kaj rekte okcidenta najbaro de la urbo Frankfurto ĉe Majno. Domoj, stratoj kaj urbotrajnaj reloj de Frankfurto simple daŭriĝas en la teritorio de la - do laŭ karaktero "antaŭurba" - distrikto, kaj la ligoj al la Frankfurta urbocentro estas fortaj. La okcidenton de la teritorio karakterizas la arbaroriĉa mezalta montaro Taunus.

Krome najbaras norde la simile strukturita distrikto Hochtaunus, nord-okcidente la distrikto Rheingau-Taunus, okcidente la urbo Wiesbaden kaj sude la industrie strukturita distrikto Groß-Gerau. Plej granda urbo de la distrikto kaj ĝia administra centro estas la urbo Hofheim am Taunus.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search