Distriktoj de Israelo

mapo pri la distriktoj de Israelo: 1 Norda, 2 Ĥajfo, 3 Centra, 4 Tel-Avivo, 5 Jerusalemo, 6 Suda distrikto, krome el internacia vidpunkto ne parto de Israelo A Golano, B Cisjordanio kaj C Gaza Sektoro

Ekzistas ses (ĉefaj) distriktoj de Israelo, hebree nomataj מחוזות ("meĥozot", plurale; singulare maĥoz) kaj 15 subdistriktoj, nomataj נפות ("nafot", plurale; singulare nafa). Ĉiu subdistrikto siavide dividiĝas je pluraj "naturaj regionoj", da kiuj ekzistas sume 50.

La distrikto Judio kaj Samario (vidu sube), en Esperanto internacie kutime nomata Cisjordanio, havas apartan statuson, ĉar ĝi ne estis teorie aneksita de la israela ŝtato (kvankam praktike la israela ŝtato regas la teritorion).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search