Divorco

Divorco[1][2], eksgeedziĝo, eksedziĝoeksedziniĝo estas formala, jura dissolvo de geedzeco. En la landoj, kie divorcoj estas permesitaj, ambaŭ personoj povas, se ili deziras, denove geedziĝi kun aliaj personoj. La stato divorcinta estas apud needz(in)iĝinta, edz(in)iĝinta kaj vidv(in)a unu el la kvar civilaj statoj kutimaj en la plej multaj landoj. Tamen ne en ĉiuj juraj sistemoj eblas divorco, kaj ekzistas granda diverseco da leĝaj kondiĉoj por divorco. Ekzemple en multaj landoj oni devas certan periodon vivi dise antaŭ ol povi divorci.

Oni devas distingi inter divorco kaj nura aparteco de geedzoj, ĉe kiu la geedzeco ne estas formale dissolvita.

  1. Laŭ NPIV, paĝo 249
  2. divorco en reta-vortaro.de

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search