Dosiero:Flago-de-Andaluzio.svg

Jen la flago de la hispania aŭtonoma regiono Andaluzio, kun dosiera nomo en Esperanto.

La dosiero estas indikata en pli ol 100 paĝoj, sed antaŭ jam multaj monatoj (en junio 2008) estis forigita fare de neesperantista roboto: Kvankam ne ĉiu subŝtata teritorio devus havi propran esperantlingve titolitan flagodosieron en la esperantlingva vikipedio, pro la uzateco en artikoloj la flagodosiero de Andaluzio estu restarigata, laŭ modelo de la anglalingve titolita dosiero file:Flag_of_Andalusia_(simple).svg el la komunejo. Kaj laŭ la federisma strukturo de la hispana ŝtato facile imageblas vidi Andaluzion paralele al Katalunio, Eŭskio, aŭ ene de Britio Anglio, Skotio aŭ Kimrio, kiuj (escepte) havas esperantlingvan flagodosieron en la kategorio "flagoj de ŝtatoj"(!).

Ĉi tiu dosiero eventuale ne kongruas al la de iuj vikipediistoj tre strikte interpretataj regularoj kaj gvidlinioj de la vikimedia komunejo.

Tial rekomendatas prefere ne ŝovi ĝin al la vikimedia komunejo, aŭ almenaŭ severe kontroli ĉu post ŝovo ĝi ne riskus esti forigata el la komunejo, kaj tiam tute ne plu estus atingebla.


Ne transigu ĉi tiun dosieron al Vikimedia Komunejo sen aparta analizo!

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search