Dramaturgo

Dramaturgo estas verkisto de dramoj, tio estas, kiu verkas teatraĵojn, ĉar Dramo estas sinonimo de teatraĵo. Tre simila koncepto estas dramisto.

La dramaturgio estas kaj la arto de teatra verkado kaj la teoriaro pri tiu arto (PIV). Ĝi ekis historie el la antikva parola tradicio, per kiu grekaj rapsodoj kaj aedoj iris el urbo en urbon rakontante kaj kantante fragmentojn de Iliado kaj Odiseo. Oni supozas, ke tiuj "parolaj rakontistoj" estas la unuaj dramaturgoj de la eŭropa tradicio.

Pli moderna senco la dramaturgo estas faka spertulo kaj konsilisto, kies taskoj inkluzivas provlegado, komentado, reverkado de la prezentotaj dramtekstoj kaj labori kun la aŭtoro por krei la finan version. Ri ankaŭ partoprenas en ellaborado de la programpolitiko.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search