Dukotiledonaj plantoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dukotiledonaj plantoj
Floro de magnolio
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Brongniart

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Dukotiledonaj plantoj estas parto de la florplantoj, tradicie komparata kun la unukotiledonaj. La aro de dukotiledonaj plantoj enhavas ĉirkaŭ 200 000 speciojn, ĉeestante en plejparto el ekologiaj sistemoj. Tiuj plantoj havas ĝermante du kotiledonojn. Krom tio, aliaj karakteroj estas:

  • Radikoj: unu dika radiko kun multaj etaj kreskante el ĝi, male al unuoktiledonaj, kies ĉiuj radikoj estas simildikaj.
  • Tigo: kun dua lignon kreskante eksteren, tio estas vera trunko.
  • Folioj: povas esti kunmetitaj (kun folietoj), preskaŭ ĉiam ret-angiaj (ret-nervura).
  • Floroj: 4 aŭ 5-bazataj, tio estas ekzemple 5 sepaloj, 5 petaloj, 2 x 5 stamenoj, 5 karpeloj.

Estas pluraj skoloj por subdividi la dukotiledonojn, la klasika kaj la kladistika, depende de la klasiga sistemo.

Juna Ricino-planto montranta du embriajn foliojn (kotiledonoj), kiuj estas malsamaj ol la plenkreskaj folioj

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search