![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Eŭropo. Por urbo Dundee en Sud-Afriko rigardu la paĝon Dundee (Sud-Afriko). |
Dundee | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo leŭtenanta areo en Skotlando urbego ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | ![]() | ||||
Graflando | Angus (historie) | ||||
| |||||
Poŝtkodo | DD1, DD2, DD3, DD4, DD5 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 148 280 (2016) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 202 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 56° 28′ N, 2° 58′ U (mapo)56.460555555556-2.97Koordinatoj: 56° 28′ N, 2° 58′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 18 m [+] | ||||
Areo | 67,33969 km² (67 33. 969 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Dundee (Dùn Dèagh en la gaela, Dundio en Esperanto) estas urbo en la nordorienta parto de Skotlando, kaj krome estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando. Ĝi situas proksimume 100 kilometrojn norde de Edinburgo, ĉe la norda bordo de la rivero Tay, apud la marbordo de la Norda Maro. Ĝi estas la kvara plej granda urbo de Skotlando, kun ĉirkaŭ 143 000 loĝantoj, aŭ 170 000 se oni inkludas la ĉirkaŭurbajn areojn.
Dundio oficiale akiris urban statuson en 1889. Ĝi estas alikonata en la angla kiel la "Urbo de Malkovro" (City of Discovery) pro sia longa scienca historio : el tie foriris la fama antarkta ekspedicio Discovery de Robert Falcon Scott. La ŝipo Discovery revenis al Dundio kaj restas videbla kaj vizitebla ĉe kajo de la urbo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search