Duonduto

Duonduto (foje nomita duontono) estas vorto por muzika intervalo, do por la distanco inter du tonoj. Ĝi estas duono de plenduto, kio siavice estas sesono de egalŝtupa okto, la plena distanco de muzika gamo. Duontono mem do estas dekduono de okto, t.e. 100 cendoj en egalŝtupa agordo.

En diatonaj gamoj - ekzemple en la modaloj maĵora kaj minora - nur ekzistas intervaloj en grandeco de duondutoj kaj plendutoj, tial ke ekestis la sinonimoj duontono = eta duto kaj plentono = granda duto.

Dekdugrada gamo nur el duondutoj nomiĝas kromata gamo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search